Malfermi la ĉefan menuon

Jakobo de Jüterbog

Jakobo de Jüterbog (vere: Benedikt Stolzenhagen; naskiĝinta ne antaŭ 1381 en la ĉirkaŭaĵo de Jüterbog, mortinta la 30-an de aprilo 1465 en Erfurto) estis renomita ekleziulo germana kaj verkisto de la 15-a jarcento. Lia nomo ankaŭ alie konatas, ekz. Iacobus Cisterciensis / Carthusianus / de Paradiso depende de la ordeno aŭ de la monaĥejo al kiu li konkrete dum certa tempo apartenis.

Jakobo de Jüterbog
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1380 (1380-01-01)
Morto 30-an de aprilo 1464 (1464-04-30) (84-jara)
en Erfurto
Alma mater Jagelona Universitato
Profesio
Profesio aŭtoroabato • teologo
Information icon.svg
vdr
La cisterciana Paradizo-monakejo en hodiaŭa Świebodzin, kie Jakobo ankaŭ restadis

VivoRedakti

Pri sia malriĉa origino kamparana li mem parolis en prediko kies fragmento konserviĝis. Sian sciencan kleriĝon kaj postajn bonajn postenojn li tute ŝuldiĝis al frokuliĝo memkompreneble. Kiamaniere li venis en la polujan Paradizo-monaĥejon apud Świebodzin ne klaras. Ĝi apartenis al la cistercianoj kaj la abato sendis lin al Krakovo por plukleriĝo. Tie li akiris la dignecon de magistro pri filozofio kaj de doktoro pri teologio kio tre maloftis ĉe polaj aŭ germanaj cistercianoj. Reveninte en sian monaĥejon li baldaŭ iĝis abato. Poste, en 1441, li forlasis kun aprobo de la papa legato ĉe la Koncilio de Bazelo la cistercianan ordenon pro ties ne malofta malobservemo de monaĥeja disciplino. Lia nova familio iĝis la kartuzianoj, pli konkrete la Kartuzio de Erfurto ĉe la Monto de la Sankta Savinto. Samloke li iĝis prioro prelegante paralele ĉe la Universitato de Erfurto. En 1455 li iĝis rektoro altlerneja.

GravecoRedakti

Jakobo estis ĉiam fervora monako kaj pro tio li ade pensis pri nepra reformo de la monaĥeja vivo kiu riskis pli kaj pli malboniĝi. Tiuteme li verkis Petitiones religiosorum pro reformatione sui status; li eĉ iris paŝon plien kritikante la maltaŭgecon de la superuloj ĉe De negligentia praelatorum. Ja, li eĉ intencis varbi papon Nikolao la 5-a iĝi eklezia reformanto per Avisamentum pro reformatione ecclesiae.

Pro ke reagoj pozitivaj mankis li verkis la plej fortan kaj vekantan skribitaĵon, nome De septem ecclesiae statibus kie li kritike taksis la efikojn de la reformaj koncilioj. Interesegas liaj pensoj pri vojoj kaj rimedoj antaŭenigi reformon.

LiteraturoRedakti

  • Walch: Monumenta medii aevi, vol I+II, 1757/1771
  • Engelbert Klüpfel: Vetus bibliotheca ecclesiastica, Freiburg 1780
  • Meier, Ludger: Die Werke des Erfurter Kartäusers Jakob von Jüterbog in ihrer handschriftlichen Überlieferung, (=Beiträge zur Geschichte der Philosophie und Theologie des Mittelalters, 37/5), Verlag Aschendorff, Münster 1955

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

Gotthard Lechler: "Jakob von Jüterbog", en: Allgemeine Deutsche Biographie 13/1881, p. 554-555, kio relegeblas tie ĉi interrete.