Schlösser-ponto (Erfurto)

(Alidirektita el Schlösser-ponto (Erfurt))

Schlösser-ponto (germane: Schlösserbrücke) estas 43,7 m longa konstruaĵo en Erfurto. Ĝi troviĝas en la urbocentro en la Schlösser-strato kaj kondukas trans la rivereto Breitstrom, flanka brako de la rivero Gera, unuiĝante la Fiŝbazar-placon nordokcidente kun la Anger-placo sudoriente. Estante parto de la piedira zono, la strato servas al pluraj tramvojaj linioj de inter Anger kaj Fiŝbazaro/urbodomo.

Schlösser-ponto
vojponto • arkoponto
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 37″ N, 11° 1′ 49″ O (mapo)50.976911.0303Koordinatoj: 50° 58′ 37″ N, 11° 1′ 49″ O (mapo)
Schlösser-ponto (Turingio)
Schlösser-ponto (Turingio)
DEC
Schlösser-ponto
Schlösser-ponto
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Schlösser-ponto
Map
Schlösser-ponto
vdr

Historio redakti

 
Schlösserbrücke, suda parto

Konstruite unue apud travadejo kiel ponteto el ligno, la ponto en la 13-a jarcento unuafoje menciitas kiel longa ponteto inter la muelejoj Schlössermühle kaj Nova muelejo.

Konstruo de ponto el ŝtono faritis post la incendio de 1736. Sincere dirite, tio estis miksa konstruaĵo el du arkaĵoj ĉe la bordoj kaj ponto el ligno inter ili. Dum alikonstruo de 1862 la meza parto anstataŭitis per tri aliaj volbaĵoj el ŝtono kaj la ponto plilarĝiĝis je 10 m; la akso estis fleksita.

Dum la Dua mondmilito la najbaraj domoj (ekz. la vendejejo Reibstein) detruitis (bombardo en la 26-a de novembro 1944) kaj la ponto mem damaĝitis. Dum la rekonstrulaboroj daŭrantaj ĝis 1949 la ponto ŝanĝiĝis: la akso malfleksitis kaj ĝi fariĝis larĝa je 18,4 m. Krome uzitis betono. La antaŭe el sep partoj konsistanta ponto mallongiĝis (per forigo de unu arko).

En 1965 finfine pro kadukiĝo kvar arkoj anstataŭitis per betonarkoj kaj la du okcidentaj arkoj ĉe la Nova muelejo malkonstruitis kaj superŝutitis. De tiam la ponto havas kvar akvotrapasejoj, el kiuj sude estas videblaj tri (dum unu estas kaŝita per la muelejo).

Literaturo redakti

  • Dietrich Baumbach, Hans-Jörg Vockrodt: Historische Bogen- und Gewölbebrücken der Stadt Erfurt. Habel, 2000, ISBN 3-00-006938-0.
  • Hans-Jörg Vockrodt, Dietrich Baumbach: Brücken und Stege im alten Erfurt. Landeshauptstadt Erfurt, Stadtverwaltung, 2004

Eksteraj ligiloj redakti

Pri pontoj en Turingio.[rompita ligilo]