Karl Konstantin Haberle

Karl Konstantin Haberle, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Haberle Károly Konstantin Keresztély estis germana hungarlandana botanikisto, kuracisto. Lia botanika nomo estas "Haberle".

Karl Konstantin Haberle

Karl Konstantin Haberle [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1764 en Erfurt. Li mortis la 1-an de julio 1832 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Karl Konstantin Haberle frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Mainz, poste li lernis en minakademiojn en Erlangen kaj Freiberg inter 1797 kaj 1803. Post siaj studoj li rondvojaĝis en Pollando, Silezio, Ĉeĥio, li vivis 8 jarojn en Weimar. Pro la kontraŭnapoleonaj militoj li rifuĝis postlasinta sian kolektaĵojn en 1813 al Vieno, poste al Buda. En 1815 li ekhavis postenon en Hungara Nacia Muzeo, post 2 jaroj li estis nomumita ordinara universitata profesoro en Reĝa Universitato de Pest. En 1818 li iĝis gvidanto de botanika ĝardeno en Pest. En 1832 rabisto murdis lin.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Meine Gedanken über Erziehung, als Entwurf zu einer musterhaften Erziehungsanstalt (1796)
  • Beobachtungen über die Gestalt der Grund- oder Keimkrystalle ders schörlartigen Berylls und dessen übrige oryktognostische Verhaltnisse (1805)
  • Meteorologische Aphorismen zur Erlernung, wissenschaftlicher Witterungsbeurtheilung... (1812)
  • Succincta rei herbariae Hungariae et Transylvaniae historia (1830)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti