Malfermi la ĉefan menuon
La preĝejo, fotita de sur Fischersand.

La Preĝejo ĉe la fonto (germane: Brunnenkirche) estas romanikstila kirko en la urbokerno de Erfurto (Fischersand nr. 24). Ĝia nomo eble referencas al fonto el la antaŭkristanaj epokoj, kiu estis farita por la diino Silvia. Por aliaj la fonto estas en konekso kun la baptado de Sankta Bonifaco. La tria versio eksplikas tion sekve: en 1248 estus forŝtelitaj hostioj, kiujn oni senmakulaj trovis la sekvintan jaron en fontlageto.

HistorioRedakti

La preĝejo konstruitis en 1253. En 1472 ĝi ege damaĝitis pro brulo. Ĝi restaŭritis kaj en 1701 kaj en 1954. La turo plejparte estas malkonstruita. Nur en la jaro 1957-a oni plenŝutis la paganan puton. Ĉe la okcidenta fasado estas epitafo por Conrad Wingerten (+ 1468) kun la dolorplena Sinjoro kaj lumniĉo kun artoza kadro (ĉ. 1500). En 1701 oni instalis novajn fenestrojn. De 1880-90 oni grandstile renovigis la preĝejon en novgotika stilo (forigite de 1954-56). Norde de la ĥorejo estas la eksa sakristio, nuntempe malfermita kun aliro al la kapelo. De ĉiuj originaj objektoj restis surloke nur lignoskulptaĵoj de Maria kaj Johano, devenantaj de grupo ĉirkaŭ la Kruco (farita en 1480/90), pluse novgotika krucifikso.

FunkciojRedakti

De 1361 ĝis 1595/98 ekzistis tie ĉi kolegiata konvento. Hodiaŭ ĝi estas kapelo de la Katolika universitana komunumo, dume la protestantaj membroj de la altlernejo renkontiĝas por edifa preĝado en la Preĝejo Sankta Mikaelo. Ĝin uzas krome la teologia fakultato de la Universitato de Erfurto kiel seminariejon kaj trejnadlokon. Foje-foje okazas ankaŭ prelegoj en la preĝejo.

Eksteraj ligilojRedakti