Heinrich RUBENOW (naskiĝis ĉirkaŭ 1410 kaj estis murdita je la 31-a de decembro 1462) estis urbestro de Greifswald kaj fondis en la jaro 1456 universitaton tie.

Heinrich Rubenow
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
Morto 9-an de januaro 1463 (1463-01-09) (63-jaraĝa)
en Greifswald
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Heinrich Rubenow
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memorŝtono pri Rubenow en Greifswald

Rubenow vizitis la lernejon de la preĝejo Sankta Maria en Greifswald kaj studis (kvankam jam edzo) ekde 1435 en la universitato en Rostock. En 1447 li aliĝis al la Universitato de Erfurto kaj tie doktoriĝis. 1449 li iĝis urbestro de Greifswald.

La 31-an de decembro 1462 (dum la novjara nokto) dungitaj murdistoj per hakilo mortbatis lin en la urbodomo de Greifswald. La komision donis liaj politikaj kontraŭuloj, kiuj verŝajne opiniis, ke lia influo iĝis tro granda.

La entombigo okazis en franciskana klostro. Post ĝia malkonstruo la memortabulo estis transmetita en la preĝejon Sankta Maria.

Eksteraj ligiloj redakti