Turingia Rekonstrubanko

La Turingia Rekonstrubanko (germane: Thüringer Aufbaubank, mallongigo: TAB) estas centrala prosperiginstituto de la Liberŝato Turingio. Ĝia sidejo estas en Erfurto.

Turingia Rekonstrubanko
state development institution vd
Dum 1992 - nekonata/nuntempe
Jura formo institucio de publika juro
Sidejo Q996937
Lando Germanio
Dungitoj 440 (stato: 31-a de decembro 2020)
TTT Oficiala retejo
vdr
Ekde 2002 la TAB havas siaj ĉefan sidejon en la historia Benary-konstruado en la erfurta urbokvartalo Brühl.

La instituto de pubika juro fonditis en 1992, kies unua kontrolkomisionestro estis Carl-Ludwig Wagner. La ununura porcia subposedanto estas la Liberŝato, kiu ankaŭ garantiadas. Kontroladan devon plenumas la turingia ministerio pri financoj.

Taskoj kaj instrumentoj redakti

Krom antaŭenpuŝi la ekonomion la banko stimulas ankaŭ la loĝejkonstruadon, la teknologiojn, la agrikulturon, la mediprotektadon kaj la establon kaj prosperan evoluigon de substrukturoj. Por sukcesi la banko disdonas monpruntaĵojn kun malaltaj interezoj, subvencietojn kaj kaŭciojn. Pere de la filia societo Beteiligungsmanagement Thüringen (bm-t) la entreprenoj povas akiri plian kapitalon. Celgrupoj de la banko estas - krom entreprenoj - posedantoj de loĝejoj aŭ domoj, komunumoj, entreprenoj sub la ŝirmo de komunumoj kaj kamparanoj. Intima kunlaborado efektiviĝas kun aliaj bankoj kaj ŝparkasoj kiel ankaŭ kun aliaj subtenadbankoj tutgermanaj respektive federacilandaj.

Refinancado de la banko redakti

La kreditagado de TAB je 100 % refinancatas sur la mon- kaj kapitalmerkato. Por tio la banko donas obligaciojn aŭ ĉerpas el monoj de financadkontraktoj. La bankon bridas striktaj leĝoj: ekzemple ĝi tute ne rajtas fari negocojn pri fremdaj valutoj kaj nepre faru kontraktojn nur en eŭroj. La banko ĝuas la plej eble altnivelan solventecon.

Ĉefaj komanditpartoprenoj redakti

  • bm-t beteiligungsmanagement thüringen gmbh
  • Mittelständische Beteiligungsgesellschaft Thüringen mbH
  • Bürgschaftsbank Thüringen
  • Gesellschaft für Arbeits- und Wirtschaftsförderung des Freistaates Thüringen mbH (GfAW)

Eksteraj ligiloj redakti