Trezoro de Erfurto

La trezoro de Erfurto (germane: Jüdischer Schatz von Erfurt) estas valoraĵo, kiun juda bankisto kaj monŝanĝisto kaŝis pro timo de elrabo dum la persekutado de la judoj en 1349. En 1998 konstrulaboristoj hazarde malkaŝis la trezoron en la ĉefurbo de Turingujo. La trovaĵo estas laŭ amplekso kaj ankaŭ laŭ konservostato tutmonde unika. Tial la urba administracio longe klopodis ĝian registrigon kune kun la malnova sinagogo (la plej malnova ankoraŭ konserviĝinta en Eŭropo) kaj la mezepoka mikveo en la liston de la monda heredaĵo de Unesko. La sukceso venis en septembro 2023. [1] Post kelkaj tutmondaj ekspozicioj la trezoro konserviĝas en la Sinagogo malnova de Erfurto.

Historio: deveno kaj trovo redakti

En 1998 okazis historia urbocentro de Erfurto arĥeologiaj grundaj esploroj. Ĉar sub la novkonstrua ensemblo sur la terpeco Michaelisstraße 43/44 – en tuja najbareco al la Malnova Sinagogo – malnova kelomasonaĵo, uzata kiel demetoloko por bicikloj, devis esti konservata, tie ne oni planis elfosadojn. Hazarde la konstrulaboristoj tamen trafis sur arĝentopladon sinpinĉan sub la masonaĵo. Supoze, ke temas pri peco da stano, ili metis la trovaĵon en sian laboristoĉaron. Nur kelkan tempon pli malfrue evidentiĝis post pli precizaj esploroj la gravecon de la trovaĵo, kaj arĥeologoj komencis savi la trezoron, kiu estis enfosita sub la muro de la kela alirejo.

Posedinto estis laŭ esploroj la bonhava juda monpruntisto kaj bankisto Kalman de Wiehe, kiu kaŝis siajn valoraĵojn dum la persekutado de judoj dum la pesto de 1349 pro timo de elrabiĝo. Li tamen ne transvivis la perforton kaj persekutadon, kiu okazis la 21-an de marto en Erfurto.

Trovaĵoj redakti

 
Oraj moneroj el la trezoro

La trezoro havas tutan pezon da 28 kilogramoj. Ĝi konsistas els 3141 arĝentomoneroj, 14 arĝentobrikoj diversgrandaj, arĝentvazaro – konsista el ok vazoj, kruĉo kaj trinkpelvo – same kiel pli ol 700 unuopaĵoj da gotika oraĵista kaj arĝentaĵista arto, kiuj parte estas surmetitaj per gemoj. El ĉi-lasta grupo aparte elstarigendaj estas ok broĉoj diversgrandaj kaj -formaj kun parte abunda gemosurmetaĵo same kiel sep ringoj el oro kaj arĝento. La laŭnombre plej grandan parton konsistigas zonopartoj kaj borderaĵo.

Brilaĵo de la trezoro estas treege filigrane kaj arte verkita geedziĝoringo, en kiun oni gravuris en hebrea lingvo la vortojn masel tov (esperanto: multan sukcesonmultan feliĉon/bonŝancon).

Ekspozicioj redakti

Kadre de pluraj ekspozicioj en eksterlando la trezoro allogis tutmondan atenton. Inter aprilo kaj septembro de 2007 kelkaj eroj ĝiaj estis interalie prezentataj kun la trezoro de Kolmaro je la ekspozicio „Trezoroj de la Nigra Pesto“ en la pariza Nacia Muzeo pri la Mezepoko. En Novjorko muzeo de la Universitato Jeŝiva dediĉis al la grava trovaĵo el Germanujo apartan ekspozicion inter septembro de 2008 ĝis januaro de 2009, tuj poste sekvis prezentado en Londono kaj poste en la Diaspora Muzeo je Tel-Avivo. Ekde oktobro de 2009 ĝi estas daŭre ekspoziciata en la kelovolbo de la Malnova Sinagogo en Erfurto, kiu sammonate estis malfermata kiel muzeo post multjara resanigo.

Literaturo redakti

  • Maria Stürzebecher: Erfurter Schatz. Bussert & Stadeler, Jena u. a. 2009, ISBN 978-3-932906-96-1, (Jüdisches Leben Erfurt).
  • Sven Ostritz (eldoninto): Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, vol. 1: Der Schatzfund. Archäologie - Kunstgeschichte - Siedlungsgeschichte, Beier & Beran, Langenweißbach 2010.
  • Sven Ostritz (eldoninto): Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, vol. 2: Der Schatzfund. Analysen - Herstellungstechniken - Rekonstruktionen, Beier & Beran, Langenweißbach 2010.
  • Sven Ostritz (eldoninto): Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, vol. 3: Der Schatzfund. Die Münzen und Barren, Beier & Beran, Langenweißbach 2011.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti