La Erfurtaj Lagoj (germane: Erfurter Seen) iĝas el iamaj gravelfosejoj en la nordo de Erfurto.

Ĉe Schwerborner See

Historio redakti

Jam de multo da jaroj elminatas en la nordo de Erfurto gravelo. Tie ĉi estis fluinta la t.n. Praa Gera, kiu serĉis al si novan riverujon antaŭ ĉ. 18.000 jaroj. Laŭlonge de 9 km iĝis respektive iĝas sume 12 gruzfosejoj kiujn oni plenigis per akvo por pliutiligi la akvojn kiel ripozumlokon.

Por tio oni konsentis en la 3-a de aprilo 2001 pri fondo de laborrondo inter la urbo Erfurto kaj la komunumo Nöde, bazite sur la § 4 de la Turingia leĝo pri interkomunumaj kunlaboroj (ThürKGG). En la 17-a de julio 2007 aniĝis al ĝi ankaŭ la komunumo Alperstedt. Krome kunlaboras ankaŭ Verwaltungsgemeinschaft Gramme-Aue kaj la tuŝitaj gravelfabrikoj[1].

Nuna situacio redakti

Nuntempe ekzistas la sekvontaj dragitaj lagoj:

  • Sulzer See (63 ha, bis 2015)
  • Schwerborner See (63 ha, bis 2035)
  • Stotternheimer See (22 ha)
  • Luthersee (13 ha)
  • Bergweg-Teiche
  • Klingesee (50 ha, 2035)
  • Großer Ringsee (52 ha, 2030)
  • Alperstedter See (66 ha)
  • Riethnordhäuser Teiche
  • Der Nordstrand (17,5 ha)

Kvin lagoj estas preparataj por la nova utiligo. La plej granda (Alperstedter See) jam nun intense uzatas por sportaj libertemppasigadoj. Tri el la lagoj havos je la fino surfacon de pli ol 60 ha, do sume iĝis surfaco da 430 ha. En aprilo 2006 la surfaco estis de sume 240 ha.

Kunigi la lagojn, kiuj troviĝas sur diversaj niveloj, pro financaj kialoj ne planatas en la nuna tempo.

Signoj redakti

La emblemo desegnitis fare de la erfurtano Michael Buddrus kiel vortbildmarkilo. Ĝin uzas oni surloke ankaŭ kombinita per direkto-indikanta sago kaj bicikla simbolo. Krom sia vojindikila funkcio la emblemo plaĉas same kiel universala kaj identeciga signo por la kvartalo.

 
Emblemo de Erfurter Seen

Koncepto redakti

Estas la lagaro Erfurter Seen grava regiono natura sporta libertempa en la nordoriento de la urbo Erfurto. Servos al ties pli facila atingebleco kompletigo da servoj de publika transporto kaj realigo de ĉiuj biciklovojetaj kaj migradopadaj planoj.

La lagoj naskis en la kuro de gruzekspluato de la lastaj 100 jaroj kaj iĝis - ĉar oni ne resuperŝutis ilin - anstataŭaj biotopoj por multaj minacitaj bestospecoj kiel trituroj, bufoj, malgrandaj pluvioj. rokenantojbordhirundoj.

Laŭ la bordozonoj formiĝis baldaŭ neinterrompita fragmita zono; akvoplantoj kaj kreskaĵoj kun naĝantaj folioj naskis riĉajn flaŭron kaj faŭnon.

Biciklovojetaro redakti

Por atingi la lagojn bicikliantoj venantaj el Erfurto povas uzi du diversajn biciklomigradvojojn:

  • Vojo 1: De la kruciĝo al Gera-biciklomigradvojo ĉe Teichmannshof ĝis la Apolda-strato, tra la loĝejzono Ruĝa Monto ĝis Stotternheim-strato kaj kontinue ĝis la aliro al Erfurter Seen.
  • Vojo 2: De Erfurta Sudoriento tra Urbich kaj Linderbach (kie 200 m estas neasfaltite) ĝis Ringelberg. Poste en la direkto de Erfurta Nordo (Bunsen-strato). Poste ĝis Schwerborn (deklivo, kun belvido ) kontinue ĝis la aliro Erfurter Seen aŭ alternative en la direkto de Stotternheim-strato ĝis la aliro Erfurter Seen.
  • Konstruatas alia aliro disde Nöda (kun konekso al la Unstrut-biciklovomigradovojo).

Laŭdoj berlinaj redakti

La berlina ministerio pri trafiko, konstruado kaj urba planado laŭdis la partnerecon de la metropolo kun du etaj vilaĝoj kiel ekzemplon imitendan koncerne "egalrajtecan kunlaboradon je reciproka avantaĝo kaj profito" [2].

Dum landa konkurso "Fahrradfreundliches Thüringen 2004" (tradukite: bicikladema Turingio) la laborgrupo atingis la trian rangon el sume 37 partoprenintoj [3].

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Hejmpaĝo de Arbeitsgemeinsĉaft Erfurter Seen, stato oktobro 2010.. Arkivita el la originalo je 2010-12-11. Alirita 2014-01-28.
  2. Nacia biciklovoja liniaro de BMVBS.. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-28.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-28.