Malfermi la ĉefan menuon
Vido trans la ponto al la turo de la preĝejo de Sankta Nikolao.
La Lehmann-ponto en la Augustiner-strato en Erfurto.

La Lehmann-ponto troviĝas en la turingia ĉefurbo Erfurto. Ĝi estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1108-a kiel Liepwinesbrucca; la nomo referencus al Sankta Lebuino de Deventer kaj indikas eblan ĉeeston de setlantoj flandraj kaj frisaj. Ĝi troviĝas sur la Augustiner-strato meze inter Michaelis-strato kaj Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto kaj transiras la rivereton Breistrom. Laŭ legendo ĝi estis farita fare de ŝafpaŝtisto nome Lehmann.

La legendo de ŝafisto LehmannRedakti

Certa ŝafisto paŝtis siajn ŝafojn ĉe la trapasejo sub la muelejo Schildchenmühle, kiam unu besto el la grego elfosis trezoron proksime de rozarbedo. Pro la neantaŭvidebla riĉeco Lehmann decidis transloĝiĝi urben, kio normale ja estis malpermesite al ŝafistoj. Pro tio li proponis al la urbo konstrui ŝtonan ponton, se la urbopolitikistoj donus al li rekompense norde de la travadejo tiom da tereno, kiom longen li sukcesus ĵeti argilan bulon. Post kiam la konsilistoj jesis, li ĵetis la bulon per sia ŝovelilo kaj starigis la ponton.

HistorioRedakti

La unua mencio estis en la kuro de transdono de bieno ĉe la norda fino de la ponto disde ĉefpiskopo Ruthard al abato de la abatejo Reinhardsbrunn[1]. Ekde la 13-a jc ekzistis flanka vojo de la internacia komerca vojo Via Regia, trans tiu ĉi ponto en la direkto de Merseburg.

La ponto apartenis al la mezepoka komerca centro de Erfurto, kiu troviĝas inter la Lehmann-ponto, Krämerbrücke kaj la Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj; tie estis ankaŭ la juda kvartalo de Erfurto. Ĝuste ĉe la ponto troviĝis dogandometo nomita Judenzoll, kie ĉiujare ĉirkaŭ Kristnasko la judoj devis pagi specialan imposton[2]. Ĉe la suda rando estas la Georga Kolegieto, kie loĝis Lutero kiel studento de 1501 ĝis la monaĥiĝo. Norde de la ponto estis la preĝejo Sankta Nikolao, kiu servis ĝis 1747 kiel pontokapa preĝejo. De ĝi ekzistas hodiaŭ nur la turo.

Konstruita antaŭe el ligno, la ponto alikonstruitis en 1342 el ŝtono. En la 1977-a jaro la ŝtona ponto malkonstruitis kaj anstataŭitis en 1983 per unu el ŝtalbetono[3]. Hodiaŭ la ponto ne servis por traflua trafiko sed nur kiel flankenirejo por baritaj stratoj (ekz. dum konstrulaboroj) aŭ dum festoj (ekz. dum la ĉiujara Festo ĉe Krämerbrücke). Barad-bolardoj mergeblaj ebligas trapason por veturiloj de polico, fajrobrigado kaj ambulancoj kiel ankaŭ por turismaj rondgvidadoj.

LiteraturoRedakti

  • Stephanie Wolf: Erfurt im 13. Jahrhundert: städtische Gesellschaft zwischen Mainzer Erzbischof, Adel und Reich, Böhlau Verlag, 2005, ISBN 978-3-412124-05-2, p. 16-18.

Eksteraj ligilojRedakti

SubnotojRedakti

  1. Wolf: Erfurt im 13. Jahrhundert, p. 8.
  2. Adolph Jaraczewsky: Die geschichte der Juden in Erfurt. C. Villaret, Erfurt 1868, p. 8
  3. Informoj teknikaj pri la ponto