Atelier Puppenspiel

Atelier Puppenspiel, ateliero pri marioneta ludo, troviĝas en Erfurto, Germanio, ĉe Leipziger Straße nr 15. Ĝi estas sidejo de la turingia organizo Landesarbeitsgemeinschaft Puppenspiel e.V., membro de la Tutmonda asocio pri marioneta ludo (UNIMA, Prago).

Priskribo redakti

La pavilono havas ĉ. 50 sidlokojn disde kiuj spektantoj povas admiri centon da pupoj. La programo direktas sin al ĉiuj aĝogrupoj. Ĝi fonditis en 1995. La ludantaro estas tre diversa. Ĝi konsistas en profesiaj ludistoj, duonprofesiaj grupanoj, amatoroj, anoj de lernantaj trupoj. La programoferto estas surloke aŭ eĉ migranta. Oni ŝatas ĝenerale subtenon de ĉiuj bonaj ideoj kaj volas instali tutturingian retejon pri ludlokoj en kooperacio kun regionaj institutoj. Ofertatas ankaŭ laborrondoj por junuloj kaj aliaj celogrupoj.

 
La teatreto de proksime

Post la pavilono estas la Lernejo por prisanecaj kaj socialaj profesioj "Marie Elise Kayser". Kayser estas la unua virino kiu doktoriĝis ĉe Friedrich-Schiller-Universitato Jena; ŝi instalis kolektejon pri patrina lakto en Erfurto en 1927.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la teatrejo