Vieselbach estas urbokvartalo en la ekstrema oriento de la turingia ĉefurbo Erfurto, Germanlando.

Vieselbach
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 99098
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 11° 9′ O (mapo)51.001111.1469Koordinatoj: 51° 0′ N, 11° 9′ O (mapo) [+]
Alto 192 m [+]
Areo 7,72 km² ( 772 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vieselbach (Turingio)
Vieselbach (Turingio)
DEC
Vieselbach
Vieselbach
Situo de Vieselbach
Vieselbach (Germanio)
Vieselbach (Germanio)
DEC
Vieselbach
Vieselbach
Situo de Vieselbach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vieselbach [+]
vdr
Kirko Sankta Kruco en Vieselbach
Iama urbodomo en la kerno de Vieselbach

Geografio redakti

Vieselbach kuŝas ĉirkaŭ 7 kilometrojn eoste de Erfurto ĉe la rivereto Vieselbach, flanka rojo de Gramme en agrikultura areo je 207 metroj de super la marnivelo. Sude de la vilaĝo troviĝas la Akvobaraĵo Vieselbach.

Historio redakti

La nomo Vieselbach etimologie priskribas la fluon iam tre kurban de rojo. La unua endokumenta mencio estis en la jaro 1193-a por klarigi la impostodevon je 7 porkoj antaŭ la Mario-konvento erfurta. Historiistoj tamen pensas ke Vieselbach estas multe pli malnova vilaĝo kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 900.

Dum mezepoko sidejon havis en Vieselbach la distriktejo de la Grafio Vieselbach, kiu konsistis el 17 vilaĝojn kaj submetita estis al la Gleichen-grafoj. La burgo troviĝis sur la t.n. Schloßberg-monto kaj detruitis jam dum la 14-a jarcento. En 1343 vendis la Gleichen-oj la tuton al la urbo Erfurto respektive al la Episkopujo Majenco. La novaj posedantoj disdonis la grafan bienon inter la kamparanoj. Laŭ instigo de Erfurto nordoriente de la vilaĝo aranĝitis granda fiŝlageto (25 hektaroj). Ĝi sekigitis en la 18-a jarcento kaj arbareto por la bredado de fazanoj venis surloken; en 1912 ĝi ekuzitis por korbaj salikoj. Grandajn damaĝojn kaŭzis la Tridekjara milito. Post la militfino restis ne pli ol 100 loĝantoj en Vieselbach. En 1664 Vieselbach venis, kiel ankaŭ Erfurto mem, sub la regadon de la Elektoepiskopujo Majenco, en 1802 de Prusio. Pro la Napoleonaj Militoj la vilaĝo fariĝis en 1806 parto de la Duklando Erfurto kiu rekte kontrolitis de Parizo (domaine royal). En 1815 Vieselbach kaj kelkaj apudaj vilaĝoj separitis de Erfurto post 500 jaroj da aparteneco al Erfurto kaj venis sub la regadon de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Tio restis ĝis 1920. Vieselbach iĝis sidejo de tribunaldistrikto (Amt Vieselbach kaj Justizamt Vieselbach); en 1818 la administraciejoj transloĝiĝis al novkonstruita domo ĉe Hausberg/Amtsberg.

Jam en 1847 estiĝis la unua stacidomo de Vieselbach, kio antaŭenpuŝis la industrian evoluon senteble. La tiutempe konstruita fervojviadukto el naturaj brikoj ĝis hodiaŭ funkcias bonege. Bierfarejo, fergisejo, vapormuelejo kaj aliaj metiejoj krome venis kaj propra ŝparkaso subtenis la energiplenajn investantojn. En 1895 konsekritis nova alo de la kirko protestanta. Ankaŭ agrikulturo floris kaj multaj etbienoj estiĝis. Ekzemplo por sukcesa farmisto estis Otto Lippold, unu el la pioniroj de turingia malvarmsangula bredado.

Dum la Unua mondmilito 49 vieselbach-anoj soldatante falis. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj la militaj damaĝoj malaperis. Edmund Kühn, bofilo de Otto Lipold, ekzemple kontinuigis en sia modela bieno la sukcesan bredadon de ĉevaloj kaj bovoj kiel ankaŭ la semaĵproduktadon. Malfeliĉa kolektivigo fare de komunistoj iĝis en 1953.

Dum la Dua mondmilito ne nur ĉefronte mortis multaj vieselbachanoj sed ankaŭ laborante en erfurtaj fabrikoj dum bombadoj. En Vieselbach mem detruitis multo de la fervorlinia infrastrukturo. Bombŝirma kelo troviĝis sub la bierfarejo Deinhardt. En Aprilo 1945 liberigis Vieselbach usonaj trupoj; je la komenco de julio estis transdono de la povo al la sovetianoj. Pro la alveno de multaj forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo kreskis la nombro de la enloĝantaro kaj baldaŭ loĝis pli ol 2500 homoj tie ĉi. Inter ili estis ankaŭ multaj katolikaj. En 1953 ili ricevis propran preĝejon, la Kirkon Sankta Mario Rozarireĝino. La komunumo ĉirkaŭprenis ankaŭ katolikojn el najbaraj vilaĝoj. Ilia nombro estis de 1700 animoj. Ne malmultaj katolikoj mem kunhelpis elstarigi la preĝejon. Materialo venis ankaŭ disde la eksa internigejo Buchenwald. Inter 1995 kaj 1997 restaŭritis la kirko. Ekde 1981 la kirko apartenis al la komunumo de la erfurta preĝejo Sankta Laŭrenco. Ekde 1952 Vieselbach apartenis al la Distrikto Erfurt-Land, ekde la 1.7.1994 al la ĉefurbo turingia mem. Hodiaŭ Vieselbach sendas unu vilaĝestron al Erfurto, kune kun la loĝantoj de Wallichen (172 loĝantoj), vilaĝeto je 1 km norde.

Statistiki prienloĝantara redakti

  • 1843: 560
  • 1910: 1252
  • 1939: 1748
  • 1995: 1968
  • 2000: 2123
  • 2005: 2204
  • 2010: 2215
  • 2012: 2194

Trafiko redakti

Krom la fervojlinio Thüringer Stammbahn (inter Halle kaj Bebra) kondukas ankaŭ stratoj gravaj tra Vieselbach: al Azmannsdorf (Erfurt), Mönchenholzhausen (B7), Niederzimmern (Vajmaro), Kleinmölsen (Sömmerda) kaj Wallichen. Je distanco de ĉirkaŭ 5 km estas aŭtoŝosea alveturejo Erfurt-Vieselbach al Germana aŭtovojo A4. Urbaj busoj de EVAG cirkulas en la direkto de Ringelberg, Niederzimmern kaj Centra busstacidomo erfurta.

Gefiloj redakti

Monumentoj kaj vidindaĵoj redakti

  • Protestanta Kirko Sankta Kruco (1894) kaj katolika Mario-kirko (1953)
  • Fervoja viadukto de 1847 (kun fortigaĵoj de1934)
  • Monumentoj por falintaj soldatoj (1870/71) sur la urbodoma placo
  • Ernst-Thälmann-monumento apud la stacidomo

Kluboj redakti

La sportklubo SV 1899 Vieselbach e. V. havas grandangamon da ofertoj. En 2009, kiam festitis la 110-a datreveno fondiĝa, komenciĝis konstruo de nova sportcentro.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vieselbach en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Hans Kretzschmar: Besonderes von Vieselbach. In: "Erfurter Heimatbrief Nr. 28, 6. Juni 1974, S. 33–38

Eksteraj ligiloj redakti