Karl FLORENZ (naskiĝinta en la 10-a de januaro 1865 en Erfurto, mortinta en la 9-a de februaro 1939 en Hamburgo) estis germana japanologo.

Karl Florenz
Persona informo
Karl Florenz
Naskiĝo 10-an de januaro 1865 (1865-01-10)
en Erfurto
Morto 9-an de februaro 1939 (1939-02-09) (74-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germanajapana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo tradukisto • universitata instruisto • verkisto • japanologo vd
Laborkampo Japanologiotraduko vd
Aktiva en Japanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de instruisto interesiĝis jam kiel lernanto pri orientalaj lingvoj. Ĉe la unversitato de Lepsiko li ekstudis en 1883 la germanan lingvon kaj lingvosciencon. Li studis diversajn lingvoj de la Malproksima Oriento kiel ankaŭ la sanskritan lingvon. Lia doktoriginto estis Ernst Windisch; li ĉeestis ankaŭ prelegojn de Friedrich Max Müller. Ĉe Georg von der Gabelentz li lernis la ĉinan lingvon kaj la japanan. Tiun lingvon li plustudis ĉe Inoue Tetsujirō en Berlino.

En 1889 li lektoriĝis ĉe la Imperiestra universitato de Tokio kaj estis ekde 1891 profesoro pri lingviko kaj germana literaturo.

En 1914 li fariĝis la unua profesoro pri japanologio en Eŭropo, ĉe la seminario de la Hamburga Kolonia Instituto. En 1935 li emeritiĝis kaj ekkunlaboris kun la nederlanda fakkolego Jan Lodewijk Pierson (i.a. pri la klasika poemaro Manyoŝu). La en 1938 fondita fakgazeto Monumenta Nipponica publikigis en sia unua numero artikolon de Florenz. Herbert Zachert estis lia lasta lernanto, la sekvanto ĉe la hamburga katedro estis Wilhelm Gundert.

Graveco redakti

Lia plej granda sukceso estas verkado de japana literatur-historio Geschichte der japanischen Litteratur (poste kvalite ne plu egaligite en Germanlingvio) skribita dum 1903-06. Krome li famiĝis per la traduko de unu duono de Kojiki, de la religihistorie gravaj partoj de Nihongi kaj de la tuta Kogo-ŝūi.

Pro la traduko de Nihongi li ricevis en Florenco en 1899 la plej altrangan fakulan rangon de Bungaku-Hakuŝi, ĝis tiam neniam aljuĝita al eksterlandano.

En la 17-a de marto 1992 estis fondita en Erfurto la Societo germana-japana de Erfurto kiu nomis sin - omaĝe al Florenz - Karl-Florenz-societo.

Publikaĵoj (elekto) redakti

  • Die staatliche und gesellschaftliche Organisation im alten Japan. 1890.
  • Dichtergrüße aus dem Osten: Japanische Dichtungen. 1894.
  • Japanische Dichtungen. Weissaster. Ein romantisches Epos nebst anderen Gedichten, C.F. Amelangs Verlag, Leipzig, Tokyo 1894.
  • Japanische Dramen. Terakoya und Asagao. C.F. Amelangs Verlag, T. Hasegawa, Leipzig, Tokyo 1901
  • Japanische Mythologie. 1901.
  • Japanische Annalen. 1892-97. Als 1 Band: Japanische Annalen A.D. 592-697 (Libroj XXII-XXX). 1903.
  • Die Religionen der Japaner. 1906
  • Die historischen Quellen der Shinto-Religion. 1919
  • Wörterbuch zur altjapanischen Liedersammlung Kokinshū. 1925
  • Jan Lodewijk Pierson, Karl Florenz:The Manyosu, Buch V. Brill, Leiden 1938.

Eksteraj ligiloj redakti