Koĝiki

(Alidirektita el Kojiki)

Koĵiki[1]Koĝiki[2] (japane 古事記, Hepburne:Kojiki, kunreie:Koziki[3] en Eo „Notado de malnovaj okazintaĵoj“) priskribas japanan mitologion kaj fruan historion de Japanio, de la mita tempoepoko de la Dioj (kami) ĝis tempo de la imperiestrino Suiko. Ĝi servis siatempe ĉefe por leĝigo de regado de la imperiestra familio. Ĝi estas ne nur la unua detala skriba fonto de Japanio, sed ankaŭ entenas la unuajn uzojn de la japana lingvo (malnovjapana lingvo). Kvankam la granda parto de la teksto estas en klasika ĉina (kanbuna), sed kelkloke, precipe ĉe la poetaj partoj, la skribaj simboloj estas uzataj ne en ties vera senco, sed redonante la tiaman japanan elparolon. Pli malnovaj tekstoj ekzistas nur kelkaj verkitaj en la klasika ĉina, budhismaj religiaj artikoloj kaj regadaj ediktoj.

古事記
literatura verkoantologio
Aŭtoroj
Aŭtoro Hieda no Are, O no Jasumaro
Lingvoj
Lingvo hentai kanbun
Eldonado
Loko Japanio
Ĝenro libro de historio
vdr

La Koĝiki estis notita de Ō no Yasumaro, skribisto ĉe la kortego, en ĉ. 712. La tekston diktis la tradicia majstro Hieda no Are, fidulo de la imperiestro Temmu, kiu majstro parkere lernis la japanan mitologion je komisio de la imperiestro.

Koĝiki priskribas la estiĝon de la Ĉielo kaj la Tero (do Japanio), kiujn generis la pradia paro Izanagi kaj Izanami. La plej konataj infanoj de la Dia paro estas sundiino Amaterasu kaj lia frato Susanoo. La nepo de Amaterasu, Ninigi descendas al la Tero kaj fondas la dinastion de la japana imperiestro (Tennō, kiu tiel redirektas sian genealogion al la sundiino). Resto de la verko prezentas la regadan periodon de la unuopaj imperiestroj, sed ankaŭ tie aperas mitologiaj temoj.

En 720 estiĝis Nihon Ŝoki, simila verko, sed kiu estis komplete skribita en la ĉina, detale kaj pli forte okupiĝante je realaj historiaj faktoj. Nihonŝoki estis traktita longtempe kiel pli grava fonto, ĝis kiam oni malkovris la praan lingvaĵon de la Koĝiki.

Koĝiki estas la unua konservita japana historiografia verko (la originalo ne konserviĝis, la plej malnova trovita kopio devenas de 1371).

Tradukistoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti