Hieda no Are (japane 稗田 阿礼) estis japana rakontisto (katari) en fino de la sepa, komence de la 8-a jarcento. Ŝi apartenis plej verŝajne al recitista gildo (katari-be), kies tasko estis la prezento de tradiciaj tekstoj dum la kortegaj ceremonioj.

Pri la vivo de Hieda no Are oni scias malmulte, eĉ tio estas diskutita, ĉu temas pri viro aŭ virino. Li estis kortegano (toneri) ĉe imperiestro Temmu, kiu regis de 672 ĝis 686, laŭ kiu oni kalkulas naskiĝjaron de Hieda no Are je ĉ. 650.

En 712, dum regado de imperiestrino Gemmei, notis la kortega skribisto Ō no Yasumaro - laŭ parola prezento de Hieda no Are - la Koĝiki, kiu priskribas la mitologion kaj la fruan historion de Japanio kaj ĝi estas la unua detala skriba fonto de la japana literatura historio. Ĉu Hieda no Are tiukaze uzis pli malnovajn skribitajn fontojn aŭ pure recitis parolajn tradiciojn, estas nekonata.