Ijebu Igbo
Ijebu Igbo estas grandurbo en Niĝerio.
Ijebu Igbo | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 58′ N, 4° 0′ O (mapo)6.966666674Koordinatoj: 6° 58′ N, 4° 0′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Ijebu Igbo situas sur la apudmara ebenaĵo en la sudokcidenta sekcio de la lando proksime de Ijebu-Ode. Ibadano situas 47, Abeokuta 75, Lagoso 89, Porto Novo 163, Abuĝo 448 km.
Historio redakti
Laŭ la legendo granda ĉasisto princo Onayelu fondis la urbon.
Ekonomio redakti
En Ijebu Igbo la ĉefa ekonomia agado estas la lignoprilaboro. Aliaj okupiĝas pri kakaoj kaj aliaj komercadoj.
Klimato redakti
Ijebu Igbo havas tropikan klimaton. Ekzistas du pluvsezonoj inter aprilo-julio kaj oktobro-novembro. Iom seka periodo estas inter aŭgusto-septembro kaj pli longa seka sezono de decembro ĝis marto. Jare pluvas ĉ. 1800 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias inter 20-30 °C.
Trafiko redakti
El Ijebu Igbo vojoj kuras al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- [1]
- [2][rompita ligilo]
- [3] Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- [4]