Abuĝo

ĉefurbo de Niĝerio

Abuja (Esperante: Abuĝo) ekde la 12-a de decembro de 1991 estas la ĉefurbo de la ŝtato Niĝerio en Okcidenta Afriko, post Lagoso. Komence de la jaro 2005, ĝi havis 174 152 loĝantojn.

Abuĝo
angle Abuja
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: Abuja
Lando Niĝerio Niĝerio
Regiono Federacia Ĉefurba Teritorio
Parto de Okcidenta Afriko
Memorindaĵo Abuĝa nacia moskeo
Situo Abuĝo
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 09° 04′ 00″ N 07° 29′ 00″ O / 9.06667 °N, 7.48333 °O / 9.06667; 7.48333 (mapo)
Areo 250,0 km² (25 000 ha)
Loĝantaro 1 568 853 (2012)
Fondo 20-a jarcento
Horzono OAT (UTC+1)
ISO-3166 NG-FC
Situo enkadre de Niĝerio
Situo enkadre de Niĝerio
Situo enkadre de Niĝerio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Abuja
Retpaĝo: fct.gov.ng/fcta
Map
Abuĝa nacia moskeo
Asoroko

Jam en 1976 la registaro decidis pri translokigo de la ĉefurbo el la marborda Lagoso en la centron de la lando kaj oni ekplanis la urbon. La financaj problemoj baris la rapidan disvolviĝon de la projekto. La urbon planis la japana arkitekto Kenzo Tange.

Post la translokiĝo de la registaro, Abuĝo konsistigas la t. n. "Federacian Ĉefurban Teritorion", anglalingve nomata Federal Capital Territory. La urbo eatas regata rekte de registara ministro.

Abuĝo estas arte kreita kaj dum la kresko kontrolita urbo, kaj de iuj niĝerianoj konsideratas kultura kaj urbokonstrua fremda korpo en Niĝerio. La enloĝiĝo estas intence malfaciligita per altaj luprezoj, domprezoj, semajnfine la urbo tute senhomiĝas, plimulto veturas al Lagoso, kie bruas la kultura kaj ekonomia vivo.

La urbo estas sidejo de la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (CEDEAO) - la komunumo en 1975 fondiĝis en Lagoso, sed translokiĝis kune kun la organoj de la nacia registaro de Niĝerio.

Klimato redakti

Abuĝo situas en pli seka tropika klimato. Estas pluva kaj seka sezonoj. La pluva sezono daŭras de aprilo ĝis oktobro, kiam la temperaturo atingas 30 °C (nokte 22 °C). Dum la seka sezono dumtage la temperaturo estas iomete pli, ol 40 °C (nokte 12 °C).

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti