Abeokuta
Abeokuta estas industria metropolo kaj ĉefurbo de subŝtato Ogun en Niĝerio. La loknomo signifas: "sub la ŝtonoj".
Abeokuta | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 888 924 (2012) [+] | ||
Loĝdenso | 1 011 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 9′ N, 3° 21′ O (mapo)7.153.35Koordinatoj: 7° 9′ N, 3° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 66 m [+] | ||
Areo | 879 km² (87 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Bazaj informoj redakti
- 07° 09′ 39″ N 03° 20′ 54″ O / 7.16083 °N, 3.34833 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 170 m
- Loĝantaro: 593.140 en 2006
- Horzono: UTC +1
- Telefonkodo:
Geografio redakti
Abeokuta situas en sudokcidenta angulo de Niĝerio laŭ Ogun (rivero). Lagoso troviĝas je 75 km-oj.
Historio redakti
Rifuĝintaj indiĝenoj fondis Abeokuta-on en 1825. Ili kaŝiĝis de sklavoĉasistoj ĉe la rokoj. Baldaŭe oni ĉirkaŭis la domaron je defenda muro 32 km-ojn longa kaj 3 m-ojn alta kaj iĝis memstara urboŝtato. La loĝantoj estis precipe joruboj. En 1847 baptistaj kaj anglikanaj misiistoj funkciigis lernejojn. En 1851 la joruboj venkis la sklavoĉasistojn kaj en1864 ili venkis la eksterajn ribelistojn, sed en 1914 la britoj okupis la ŝtaton. Pli frue jam en 1899 la britoj konstruis fervojon al Lagoso. Ekde 1988 universitato funkcias en la urbo.
Trafiko redakti
Abeokuta havas ĉefvojojn al la proksimaj urboj.
Industrio redakti
Palmooleo, ligno, kaŭĉuko kaj kakao estas la ĉefaj historiaj artikoloj de komercado. Nuntempe aldoniĝis ŝtonominado, farado de cemento, plasto, nutraĵoj kaj biero.
Famuloj redakti
- Wole Soyinka Nobel-premiita verkisto