Wole Soyinka
Wole SOYINKA (en la angla Akinwande Oluwole Wole Soyinka, en la joruba Akinwándé Oluwo̩lé Babátúndé S̩óyinká; naskiĝis je la 13-a de julio 1934 en Abeokuta) estas niĝeria verkisto.
Wole Soyinka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de julio 1934 (88-jara) en Oguna Ŝtato | ||||
Etno | Joruboj [#] | ||||
Lingvoj | angla • niĝeria piĝino [#] | ||||
Ŝtataneco | Niĝerio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Leeds • University of Ibadan • Universitato de Londono • Abeokuta Grammar School [#] | ||||
Familio | |||||
Patrino | Grace Eniola Soyinka [#] | ||||
Gefratoj | Omofolabo Ajayi-Soyinka [#] | ||||
Infanoj | Olaokun Soyinka [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • poeto • tradukisto • romanisto • filozofo • eseisto • profesoro • verkisto [#] | ||||
Laborkampo | teatra arto [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Plurajn jarojn de sia vivo Wole Soyinka pasigis eksterlande: parte libervole por studi kaj labori (ekz. en Britio), sed parte ankaŭ, ĉar la regantoj en lia patrujo persekutis la politike ege aktivan kaj kritikeman verkiston, kiu pro siaj konvinkoj ankaŭ plurajn jarojn (1965 kaj 1967-1969) pasigis en malliberejo. Gajninte en la jaro 1986 la Premion Nobel de Literaturo (kiel unua afrikano), li intertempe apartenas al la plej famaj reprezentantoj de la afrika literaturo.
Famaj verkojRedakti
- A dance of the forests (teatraĵo, 1963)
- The lion and the jewel (komedio, 1963)
- The interpreters (romano, 1965)
- Idanre, and other poems (poemoj, 1967)
- Madmen and specialists (tragedio, 1971)
- A shuttle in the crypt (poemoj, 1972)
- Season of anomy (romano, 1973)
- Death and the King's horseman (dramo, 1976)
- Aké, the years of childhood (membiografio, 1981)
BildojRedakti
Soyinka en Mantuo, en la Festivaletteratura, 2019
Vidu ankaŭRedakti
- [1]
- [2] Arkivigite je 2013-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2006-05-14 per la retarkivo Wayback Machine