Almerio

(Alidirektita el Almería)

Almería (Almerio) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, ĉefurbo de la samnoma provinco Almerio, sudoriente de Hispanio, kaj kerno de la Metropola Areo de Almería, en la sudorienta pinto de la Iberia Duoninsulo kaj de la turisma komarko Almería-Cabo de Gata-Níjar.[2] Ĝi estas ĉirkaŭata okcidente de la Sierra de Gádor, norde de Sierra Alhamilla kaj oriente de la valo kaj delto de la rivero Andarax kaj, transe, de ebenaĵo kiu finas en la Sierra de Kabo Gata. Sude, ĝia haveno kaj marbordo bordas al ampleksa golfeto de la Mediteranea Maro.[3]

Almería
urbo
Almería (Almería, Andaluzio)
Almería (Almería, Andaluzio)

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Hispanio
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Flag Almería Province.svg Almería
Municipo Almería
Poŝtkodo 04001–04009 [+]
Retpaĝaro aytoalmeria.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Almería
Demografio
Loĝantaro 186 651  (2007)[1]
Loĝdenso 632,7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 50′ N, 2° 27′ U (mapo)36.833333333333-2.45Koordinatoj: 36° 50′ N, 2° 27′ U (mapo)
Alto 23 m
Areo 295 km² (29 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Map of Almería (Almería).png
Situo de Almería
Situo de Almería
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Almería [+]
Information icon.svg
vdr
Rambla de Belén, nome unu el la ĉefaj vojoj de la urbo Almerio, kiu finas (aŭ ekas) en la maro.

Ĝi estas la sidejo de la jurisdikcia teritorio n.º 1 de la provinco kaj de la dioĉezo samnoma.[4][5] En 2005 ĝi estis ankaŭ sidejo de la 25aj Mediteraneaj Ludoj.[6]

La urbo estis fondita en 955 fare de la islama kalifo Abd ar-Rahman la 3-a sur setlejo dominata antaŭe de aliaj iamaj urboj kiel la ibera Urci aŭ la romana Portus Magnus kaj ĝi ludis gravan rolon dum la Kaliflando de Kordovo, kies plej grava haveno ĝi esti dum la epoko de la Umajida Al Andalus. Ĝi atingis plejan floradon dum la epoko de la tajfoj, en la 11a jarcento, estante sub la regado de Almotacino komerca kaj kultura centro.

Post ties aligo al la Reĝlando Kastilio en 1489, la loĝantaro estis dekonigita per tertremoj, plagoj kaj atakoj fare de piratoj. La rekuperado ne estis certa ĝis fino de la 19a jarcento, pro la restariĝo de la minado kaj la eksportado de vinberoj por manĝo (ne por vinproduktado), kaj denove ekde la 1960-aj jaroj, pro la eksplodo en la areo de la intensa agrikulturo, la turismo, la konstruado kaj la industrio de marmoro.[7]

Famas pro sia Alkazabo (10a al 15a jarcentoj), Katedralo-Fortikaĵo (16a jarcento), Angla Kablo (mineralenŝipiĝejo de la 19a jarcento), Muzeo kaj proksimo al la Dezerto de Tabernas, kaj vintre la temperaturo de l' akvo en ĝiaj strandoj estis pli alta ol tiu de la aero, strandoj inter la plej belaj de Hispanio. Por transporto estas haveno kaj flughaveno.

DemografioRedakti

 
Strato de Vendejoj.

La areo de la municipo estas 295 km² kie loĝas 186 651 geloĝantoj, do loĝdenso estas 632,7 loĝ./km².

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 186 651 geloĝantoj de la municipo Almerio estas 94 887 inoj kaj 91 764 viroj. En la 295-kvadratkilometra teritorio estas 17 setlejoj, kie loĝas 179 876 geloĝantoj, kaj aliaj 6 775 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2452, 1202 inoj kaj 1250 viroj, kaj mortis 1284, 579 inoj kaj 705 viroj. Tiel la natura kresko estis 1168 (0.6%). La laborkapabla loĝantaro estis 77 744 homoj (41.7%).

GeografioRedakti

La municipa teritorio enhavas etendon de 296,21 km².[8] Estas en la sudo de la samnoma provinco, kiu okupas la orientan pinton de Andaluzio, kiu siavice estas en la sudorienta angulo de la Iberia Duoninsulo. Ĝi aperas en la folioj MTN50 (skalo 1:50 000) nº 1044, 1045, 1058 kaj 1059 de la Nacia Topografia Mapo.[9]

Nordokcidente: Pechina kaj Viator Norde: Tabernas Nordoriente: Turrillas
Okcidente: Gádor kaj Huércal de Almería   Oriente: Níjar
Sudokcidente: Enix Sude: Mediteranea Maro Sudoriente: Níjar
 
Elaviada rigardo al Almerio.

La urbo Almerio okupas la marbordan aluvian ebenaĵon formita en la delto de la rivero Andarax, inter la Mediteranea Maro, la deklivaro de la montaro Gádor kaj la dekstra bordo de la menciita rivero. La cetero de la municipa teritorio etendiĝas sur la malsupra valo de la rivero kaj la ebenaĵoj oriente de tiu, kiuj siavice etendiĝas ĝis la deklivaro de la montaro Kabo Gata oriente kaj de montaro Alhamilla norde kaj nordoriente. La tuta aro estas tiel inkludita en la sudorientaj deklivaroj de la Montaro Penibetika.

La urbodomo mem kiel centro de la domaro estas je alto de nur 16 msm, kvankam estas punktoj de la urbo pli altaj, kiel la monteto de la Alkazabo (ĉirkaŭ 60 msm) aŭ Torrecárdenas (ĉirkaŭ 120 msm). Krome, en la cetero de la teritorio estas punktoj pli altaj sur la deklivaroj de la montaro Gádor (ĉirkaŭ 600 msm) aŭ en montaro Alhamilla, ĝis maksimumo de 1387 msm en la montopinto Colativí.[10][11]

 
Elfluejo de la rivero Andarax.

La tuta areo de la municipo estas evidente ene de la andaluzia akvokolekta baseno mediteranea.[12] Kiel en la cetero de la provinco, pro la klimato kaj mediteranea kaj preskaŭ dezerta, la hidrografiaj elementoj estas nur la en mediteranea regiono tipaj "ramblas", nome fluejoj sekaj preskaŭ la tutan jaron kiuj kondukas akvon nur pluvepoke. En tiuj almeriaj, la akvo kutime malaperas subtere dum granda parto de la fluejo kaj foje reaperas en la elfluejoj kreante malsekejojn, kiel ĉe la rivero Andarax aŭ ĉe la "rambla" Morales.[13] Krome, la akvo devena el la fortaj pluvokreskoj de la rivero Andarax estas profitataj pere de sistemo de rezervejoj por ties uzado por la agrikulturo de la valo.

La urbo Almerio limas oriente kun la rivero Andarax kaj estas trapasata de kvar ĉefaj fluejoj, nome la "rambla" Belén kaj tri alfluantoj aŭ subalofluantoj de tiu: nome la "rambla" Obispo Orberá, Alfareros kaj Amatisteros. La unua estis reenkondukita en 1897 post la inundoj de 1891, kaj laŭlonge de la 20a jarcento ankaŭ la aliaj estis subterigitaj, kaj tiel ili nomigis kelkajn nunajn urbajn stratojn aŭ vojojn de Almerio.[14] Ĉirkaŭ 1992 oni konstruis kelkajn akvobaraĵojn por kontroli la fluadon de tiuj "ramblas" okaze de fortaj pluvoj. Aliaj fluejoj de la municipa teritorio estas tiuj kiuj, descendante el la montaro Alhamilla, elfluas en la golfo de Almerio, kiel la "rambla" Sepultura, Quebrada, Boquera de la Jaca, kaj la menciita Morales.

 
Strando de San Miguel de Cabo de Gata.

La marbordo de la municipa teritorio, kadre tute ene de la golfo de Almerio, etendiĝas iom pli ol 35 km el kiuj nur ses korespondas al la urbo mem. Ĝi estas komponata ĉefe per malaltaj kaj sablaj strandoj, produkto de la aluvia agado de la rivero Andarax kaj de la "ramblas" kiuj descendas ekde Sierra Alhamilla.[15] Estas krome altaj ravinoj en la zono plej proksima al la montaro Gádor. Totale estas 16 strandoj de diversaj dimensioj kaj okupindicoj depende de iliaj karakteroj kaj medio. Tiuj plej okupataj estas tiuj de la urbo mem (San Miguel, Zapillo kaj Nueva Almería). La tri okcidentaj apenaŭ estas okupataj kaj estas pli malbonkvalitaj pro siaj medioj, alirejoj, grandoj kaj servoj. Al oriento estas ses pliaj, en la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar, pro kio ili disponas de speciala media protektado.[16]

Menciindas, ke la Insulo Alborano, situa en la samnoma maro, survoje el la Iberia Duoninsulo al Nordafriko, apartenas administracie al la municipo de Almerio.

HistorioRedakti

La urbo estis fondita en 955 fare de la islama kalifo Abd ar-Rahman la 3-a sur setlejo dominata antaŭe de aliaj iamaj urboj kiel la ibera Urci aŭ la romana Portus Magnus kaj ĝi ludis gravan rolon dum la Kaliflando de Kordovo, kies plej grava haveno ĝi esti dum la epoko de la Umajida Al Andalus. Ĝi atingis plejan floradon dum la epoko de la tajfoj, en la 11a jarcento, estante sub la regado de Almotacino komerca kaj kultura centro.

Post ties aligo al la Reĝlando Kastilio en 1489, la loĝantaro estis dekonigita per tertremoj, plagoj kaj atakoj fare de piratoj. La rekuperado ne estis certa ĝis fino de la 19a jarcento, pro la restariĝo de la minado kaj la eksportado de vinberoj por manĝo (ne por vinproduktado), kaj denove ekde la 1960-aj jaroj, pro la eksplodo en la areo de la intensa agrikulturo, la turismo, la konstruado kaj la industrio de marmoro.[17]

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la urbo ludis gravan rolon. La francaj trupoj okupaciis ĝin estritaj de la generalo Nicolas Godinot, kiu atakis ĝin la 15an de marto 1810. Rezistis la gerilanoj Mena, Villalobos kaj Aróstegui. En 1812 la francoj retiriĝis venkitaj en la Batalo de Arapiles.[18] En 1814 Fernando la 7-a enpoviĝis, instalis la absolutismon kaj nuligis la reĝimon de la Kortumo de Kadizo de 1812. En tiu kunteksto okazis la masakro de la Coloraos (la Ruĝuloj), okazinta en 1824, kiam grupo de soldatoj liberalaj devenaj el Ĝibraltaro, tiel nomataj pro la koloro de iliaj uniformoj, elŝipiĝis cele al proklamo de la liberala reĝimo kaj al restaŭro de la Konstitucio, klopodo kiu malsukcesis kaj pro tio 22 el ili estis mortpafitaj. Jarojn poste, oni starigis monumenton sur la Placo de la Konstitucio honore al tiuj mortintoj pro sia luktado al la libereco.[19]

La 30an de julio 1873 la urbo estis bombardita el la militŝipoj "Almansa" kaj "Vitoria", dum klopodo etendi la Kantonan Revolucion kiu estis rezistanta en Kartaĥeno.

 
Enirejo al la subteraj kontraŭbombardadaj rifuĝejoj de Almerio uzitaj dum la Enlanda Milito.

Dum la Enlanda Milito, Almerio estis preskaŭ la tri jarojn en la zono de la Respubliko kaj fakte ĝi estis la lasta andaluzia provinca ĉefurbo kiu venis en manoj de la insurekciaj trupoj de Francisco Franco.[20] Pro tio la urbo suferis multan bombardadojn, el kiuj elstaris tiu fare de la germana kirasŝipo "Admiral Scheer" la 29an de majo 1937, reprezalie pro la ŝajne erara atako de la respublika aviadilaro al la germana militŝipo "Deutschland" kiu siavice estis malplenuminta la internaciajn interkonsentojn. Tiu reprezalia bombardado preskaŭ okazigis militdeklaron de la Respubliko kontraŭ la Nazia Germanio, kio estus ŝanĝinta la teotire nur internan militon en internacian militon.

En 1937 estis konstruitaj por rifuĝejo de la loĝantaro enorme ampleksan reton de subteraj koridoroj, desegnitaj de la arkitekto Guillermo Langle. Ĝi konsistis de kvar kaj duono km da tuneloj kiuj povis protekti 90% de ka ĉirkaŭ 45 000 tiamaj loĝantoj.[21] Nuntempe tiu reto estas turisme vizitebla gvidate de profesiaj gvidistoj kiuj informas pri la afero.

La demokratia epoko rekomencis per la unuaj municipaj balotadoj en 1979. Ekde tiam la municipa regado estis estrita unue de urbestroj de la socialisma partio (PSOE, 1980-aj kaj 1990-aj jaroj)) kaj poste dekstraj (PP poste).

VidindaĵojRedakti

 
Angla Kablo (Cable Inglés), nome minerala ŝarĝejo konstruita el fero en stilo eklektisma en 1904.
  • Alkazabo de Almerio kaj Muregoj de Jairano de la Monteto de Sankta Kristoforo
  • Arabaj akvorezervejaj konstruaĵoj Aljibes
  • Angla Kablo (Cable Inglés), nome iama minerala ŝarĝejo ia simbolo de la urbo
  • Katedralo kun strukturo de fortikaĵo
  • Preĝejo de Sankta Johano Evangeliisti kun restaĵoj de la iama moskeo
  • Sanktejo de la Virgulino de la Maro kun baroka ornamado
  • Preĝejo de Santiago de renesanca stilo
  • Muzeo de Almerio, moderna kaj didaktika ekspozicio de arkeologiaĵoj ĝis la epoko de Al Andalus
  • Andaluza Centro de Fotografio
  • La Muzeo de Arto de Almerio, pri moderna arto en Espacio 2, novmudeĥara domo desegnita de Guillermo Langle en 1927, kaj la Muzeo de Arto doña Pakyta, en la domo Montoya.[22]
  • La Casa del Cine (Kindomo) estas muzeo pri la orepoko de kinfilmado en Almerio kaj pri la estado de John Lennon en la urbo, kiu estas en la kampardomo Cortijo Romero, iama burĝa palaceto de 1866.[23]
  • La Muzeo de la Gitaro apud la katedralo.
  • La Rifuĝejoj de la Enlanda Milito konstruitaj en 1938 de la arkitekto almeria Guillermo Langle nune muzeo.

Famaj almerianojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. SIMA
  2. Patronato Provincial de Turismo de Almería (ed.). «Comarcas turísticas de Almería».
  3. «Colativí (1 387 m)». 2009. Konsultita la 4an de februaro 2020.
  4. Consejo General Procuradores de España (eld.). «Almería, partido judicial n.º1 de Almería». Konsultita la 17an de decembro 2009.
  5. Diócesis de Almería (eld.). «Portal informativo de la iglesia de Almería». Konsultita la 4an de februaro 2020.
  6. Ayuntamiento de Almería (eld.). «Almería 2005 Arkivita el la originalo la 26an de majo 2010. Konsultita la 4an defebruaro 2020.
  7. Kelkaj (1987). «Almería, Espejo del Mar». Todo Almería y su provincia. Escudo de Oro. ISBN 84-378-0695-4
  8. Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía (eld.). «Andalucía pueblo a pueblo - Ficha Municipal Almería». Konsultita la 4an de februaro 2020.
  9. [http://www.ign.es/web/ign/portal «Instituto Geográfico Nacional». Konsultita la 4an de februaro 2020.
  10. «Colativí (1 387 m)». 2009. Konsultita la 4an de februaro 2020.
  11. Instituto Geográfico Nacional (IGN) (ed.). «Mapa topográfico de España del Instituto Geográfico Nacional». Konsultita la 4an de februaro 2020.
  12. Riosycuencas.com (ed.). «Cuenca mediterránea andaluza: Descripción general». Arkivita el la originalo la 21an de majo 2009. Konsultita la 4an de februaro 2020.
  13. Ferre Bueno, Emilio (2006). [Dialnet-UnidadesDePaisajeDelValleDeAndaraxProvinciaDeAlmer-2242447.pdf «Unidades de paisaje del valle de Andarax (provincia de Almería)».] Baetica, estudios de arte, geografía e historia (28). ISSN 0212-5099.
  14. García Hernández, Matías Miguel: La inundación de 1891: la corrección hidráulica de una ciudad. Nimbus, n.º 7-8, 2001. Pp. 67-122. Disponebla en [Dialnet-LaInundacionDe1891-251282.pdf Dialnet - Universidad de La Rioja]
  15. Ayuntamiento de Almería (ed.). «Aportación de arenas procedentes del río Andarax a las playa de la bahía de Almería». Arkivita el la originalo la 21an de decembro 2009. Konsultita la 4an de februaro 2020.
  16. Ministerio de Medio Ambiente y Medio Rural y Marino (eld.). [www.mma.es/dinamicas/guia_playas_busc/?playa=&municipio=Almeria&provincia=Todas&comunidad=Todas&bonita=+y+Almeria&pregunta=Almeria%2F%284%29&gf%5Et9100=+y+Almeria&bf%5Et9998=playa&hf%5Et9999=web3&h1%5Et3001=1&h2%5Et3002=25&id%5Et8000=4 «Playas del municipio de Almería».] Konsultita la 15an de julio 2011.
  17. Kelkaj (1987). «Almería, Espejo del Mar». Todo Almería y su provincia. Escudo de Oro. ISBN 84-378-0695-4
  18. Lainez Bretones, José Luis y Ruiz García, Alfonso (2005). Almería (visita). Everest. ISBN 978-84-241-0521-1.
  19. Indalia (eld.). «Siglo XIX-Los Coloraos». Arkivita el la originalo la 15an de decembro 2009. Konsultita la 4an de februaro 2020.
  20. portalmeria (ed.). «Historia de Almería». Konsultita la 23an de decembro 2009.
  21. M. J. López Díaz (9a de januaro 2007). El País, eld. «Almería potencia sus refugios antiaéreos como reclamo turístico». Konsultita la 4an de februaro 2020.
  22. Ayuntamiento de Almería (eld.). «Centro de Arte Museo de Almería (CAMA)». Konsultita la 4an de februaro 2020.
  23. Ayuntamiento de Almería (eld.). «Casa del Cine». Arkivita el la originalo la 23an de septembro 2010. Konsultita la 4an de februaro 2020.

Eksteraj ligilojRedakti