Natura Parko Cabo de Gata-Níjar

La Natura Parko Cabo de Gata-NíjarNatura Parko Kabo de Gata-Niĥar, en la hispana Parque Natural del Cabo de Gata-Níjar, estas la unua rezervejo de tiuj karakteroj en Andaluzio, Hispanio, kreata per Dekreto 314/1987, de 23a de decembro cele atenti la konservadon de la naturaj ekosistemoj kaj la pejzaĝan valoron, baze sur interesoj edukaj, kulturaj, sciencaj, turismaj, distraj, sociaj kaj ekonomiaj.[1]

  • Temas pri unu de la plej aridaj pejzaĝoj de Eŭropo, kaj unu de la malmultaj de vulkana deveno objekto de protekto.[2]
  • Ties 63 km de marbordo estas sidejo de klifoj kaj margrundoj katalogitaj kiel bonkvalitaj kaj protektitaj en la marbordo de Mediteraneo.[2]
  • La katalogo de vegetaĵaroj estas formata de pli da 1.000 teraj specioj kaj ĝis 250 maraj, inter kiuj elstaras ekologia kiaj la Posidonia oceanica.
Natura Parko Cabo de Gata-Níjar
Tutmondaj Geoparkoj de UneskoProtektita birda areoZono de Speciala Konservadobiosfera rezervejoprotektata areo • natural park [+]

Koordinatoj36° 54′ 0″ N, 2° 1′ 48″ U (mapo)36.9-2.03Koordinatoj: 36° 54′ 0″ N, 2° 1′ 48″ U (mapo)
Areo495,12 km² (49 512,19 ha) [+]

Natura Parko Cabo de Gata-Níjar (Andaluzio)
Natura Parko Cabo de Gata-Níjar (Andaluzio)
DEC
Lokigo de Andaluzio en Hispanio
Map
Natura Parko Cabo de Gata-Níjar

Vikimedia Komunejo:  Cabo de Gata-Níjar Natural Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vulkanaj terenoj en la plaĝo de Mónsul.

En la komarko de Níjar estas la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar, ene de kies teritorio estas la jenaj lokoj: San José, Pozo de los Frailes, Los Escullos, Rodalquilar, Las Hortichuelas, Las Negras, Agua Amarga, La Isleta del Moro, Fernán Pérez kaj Boca de los Frailes. La Parko konstituas unu de la lokoj kun plej granda geologia riĉo de Hispanio, agnoskita per la nomigo Geoparko fare de la Unesko en 1999.

Níjar redakti

La Natura Parko Cabo de Gata-Níjar havas etendon de 37 500 da teraj hektaroj kaj 12 012 maraj, el kio la municipo de Níjar posedas la 71% de la totalo de la Parko, nome la plej parto multdiference. Níjar estas la nura municipo de la Provinco Almerio pri nombro de strandoj (pli ol 40) kaj pli ol 50 gviditaj vojoj kie praktikeblas agado kiel marŝado, subnaĝado, tabulvelado, kanuado, kaj biciklado laŭlonge de 63 km da marbordo.[3]

La strandoj San José, Monsul, Genoveses, Las Negras, San Pedro kaj El Playazo de Rodalquilar estas la plej vizitataj kaj konataj de tiu komarko. Estas multaj turismaj kvartaloj ene de la Natura Parko kiel Las Negras, La Fabriquilla, La Isleta del Moro, Agua Amarga, Rodalquilar... Kvankam la plej loĝata estas la kerno de San José kie loĝas preskaŭ 1000 censitaj loĝantoj, kio multobliĝis somere ĝis pli ol 20 000. Pri loĝado estas grava propono de apartamentoj, lueblaj domoj kaj hoteloj, kelkaj altkategoriaj, en la kerno San José.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Decreto 314/1987, de la Presidencia, de 23 de diciembre, de declaración del Parque Natural de Cabo de Gata-Níjar.(BOJA 6/1988, de 26 de enero) html Acceso: 20/5/2009.
  2. 2,0 2,1 Cabo de Gata-Níjar Geoparks. (2009) European Geoparks. html Arkivigite je 2009-05-15 per la retarkivo Wayback Machine angla. Konsultita la: 27/5/2009.
  3. [1]