Gádor estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 87 km2 kie loĝas 3100 geloĝantoj, do loĝdenso estas 35.6 loĝ./km2. Gádor situas je 15 km de la provinca ĉefurbo Almería, do en la Metropola Komarko de Almerio je altitudo de 173 msm.

Gádor
Gádor (Almería, Andaluzio)
Gádor (Almería, Andaluzio)
Gádor (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Gádor
Poŝtkodo 04560
Retpaĝaro Gádor.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Gádor
Demografio
Loĝantaro 3 100 [1]
Loĝdenso 35,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°57′N 2°29′U  /  36.95°N, 2.483°U / 36.95; -2.483 (Gádor) (mapo)Koordinatoj: 36°57′N 2°29′U  /  36.95°N, 2.483°U / 36.95; -2.483 (Gádor) (mapo)
Alto 173 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 87 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Gádor (Andaluzio)
Gádor (Andaluzio)
DMS
Gádor
Gádor
Gádor
Gádor sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gádor [+]
vdr

Gádor estas konata kaj nomita ekde generacioj kiel "Pueblo aŭ Villa de la naranja" (Oranĝurbo) pro la enormaj etendoj de oranĝarboj ambaŭborde de la rivero Andarax, kaj tiel estas pli da oranĝarboj ol loĝantoj. Unu tagon jare, normale dimanĉe en februaro, Gádor okazigas faman eventon "Tago de la Oranĝo".

Historio redakti

 
Gádor.

La urbo mem estas de araba deveno, sed la nomo derivas el la kulturo fenic-ibera. Oni trovis restojn de la epokoj romia kaj bizanca. Dum la periodo de Al Andalus estis moskeo kaj juda kvartalo. Tiam oni establis sistemon de irigacio, kiu praktike restis ĝis aktualo, kiu integris la funkciadon kaj de agrikulturo kaj de muelado, kiu ekas ĉe la fonto Partidores tra diversaj punktoj de la loko subtere, kaj en la 16a jarcento ankaŭ por la instalado de forĝejo. Post la kristana konkero restis nur 160 loĝantoj, majoritate moriskoj. Post la malvenko de la moriska insurekcio kaj sekva forpelo, Gádor restis praktike senhoma kaj estis reloĝata fare de malnovaj kristanoj post 1570.

Dum la 17a kaj 18a jarcentoj okazos resetlado de la nova loĝantaro sur nova ravino, kie estas la nuna urba kerno. En la 19a jarcento oni ŝanĝis la tradician agraran ekonomion de la produktoj de fruktoĝardenoj, olivoleo kaj silko por enkonduki la unukultivon de vinbero (por manĝo, ne por vino) kaj kiam tiu falis oni ŝanĝis al la oranĝo. Okazis ankaŭ forta transformado pro la disvolvigo de la minado. Ĝuste en Gádor oni establis kompleksojn de ekspluatado de sulfuro. Rezulto de tiu agado restis interesa pejzaĝo de industria arkeologio. Tiu minagado ŝanĝiĝis aktuale al la produktado de cemento en la loko Jalvo.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3100 geloĝantoj de la municipo Gádor estas 1499 inoj kaj 1601 viroj. En la 87-kvadratkilometra teritorio estas 3 setlejoj, kie loĝas 2880 geloĝantoj, kaj aliaj 220 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 36, 17 inoj kaj 19 viroj, kaj mortis 21, 7 inoj kaj 14 viroj. Tiel la natura kresko estis 15 (0.5%). La laborkapabla loĝantaro estis 1081 homoj (34.9%).

Vilaĝoj kaj komunumoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Gádor - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007