Rastatt
Rastatt [raŝtat] estas germana urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo, 20 kilometrojn norde de Baden-Baden. La urbocentro troviĝas malpli ol 10 kilometrojn for de la rivero Rejno kaj de Francio.
Rastatt | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
Distrikto | Distrikto Rastatt | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07222, 07229 | |||||
Poŝtkodo | 76437 | |||||
Aŭtomobila kodo | RA | |||||
Oficiala Municipokodo | 08216043 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans Jürgen Pütsch | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 50165 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 51′ N, 8° 12′ O (mapo)48.8572222222228.2030555555556Koordinatoj: 48° 51′ N, 8° 12′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 123 m | |||||
Areo | 59,02 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.rastatt.de | |||||
Muzeoj Redakti
La urba muzeo montras la ĝeneralan historion de Rastatt. Plue ekzistas origine meblita muzea loĝdomo Am Kirchplatz 6 kaj rejnoborda muzeo en Ottersdorf.
La Revolucio de 1848 en Germanio komenciĝis en marto 1848 en Rastatt, kaj ene de malmultaj semajnoj de ĉi tie kaptis ĉiujn tiamajn germanlingvajn ŝtatojn. Pri tio informas la "Memorejo pri Movadoj por Libereco en la Germana Historio", kiu troviĝas en la urba kastelo. Plue ekzistas armea muzeo, kaj urba galerio en konstruaĵo Fruchthalle.
Vidindaĵoj Redakti
La impona kastelo de Rastatt, iama sidejo de la grafoj de Baden-Baden, estas la rekonilo de la urbo. Pliaj vidindaĵoj estas:
- la kastelo Favorite
- la kapelo Einsiedeln
- la kasteleto Pagodenburg
- la preĝejoj Bernhardus, Sankta Aleksandro kaj la protestanta urbopreĝejo
- la historia urbodomo
- la malnova akvoturo
- la armea fortikaĵo
- la domo Rossi kaj la
- jam menciita Fruchthalle.
Ankaŭ pluraj artaj fontanoj vivigas la centran urbon.
- Pram-ligo al Seltz en Alzaco. De la urboparto Plittersdorf pramŝipo veturigas aŭtojn kaj piedirantojn trans la Rejno al la franca urbeto Seltz. Post kolizia akcidento en 2005 la pramado estis ĉesigita dum kvin jaroj. La 11-an de septembro 2010 ĝi estis reinaŭgurita.
- WWF-Auen-Institut. La esplor-instituto de WWF estis inaŭgurita en 1985 de Princo Filipo (WWF-prezidanto de 1981 ĝis 1996). La esploroj servas al konservado de la riverejoj en la tuta mondo kaj ties specialaj flaŭro kaj faŭno.
- Filio de Daimler AG. Oni fabrikas la A-klason de Mercedes tie.
Partneraj urboj Redakti
Samnoma urbo Redakti
En la ŝtato Norda Dakoto de Usono fondiĝis dua urbo kun la nomo Rastatt.
Famuloj Redakti
- Oliver Hassencamp, kaberedisto, aktoro kaj verkisto de junulara literaturo kaj de romanoj.
Esperanto en Rastatt Redakti
En la urbo vivis kaj mortis Horst Fischer. El liaj infanoj, aparte la filino Simone Fischer-Sorg aktiviĝis en la Esperanto-movado.
En 1987 en Rastatt okazis la 65-a Germana Esperanto-Kongreso. Antaŭe kaj poste pluraj BAVELO-seminarioj gastis en la urbo.
Eksteraj ligiloj Redakti
- La retpaĝaro de la Historia klubo Rastatt prezentas ...
- ... pli pri la kazematoj[rompita ligilo] germane
- ... pli pri la Fortikaĵo Rastatt germane
- ... pli pri la revolucio 1848[rompita ligilo] germane
- WWF pri WWF-Auen-Institut Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine germane