Daimler AG
Daimler AG (iama DaimlerChrysler AG) estas germana akcia kompanio (Aktiengesellschaft). Ĝi produktas personajn aŭtomobilojn kaj kamionojn. Ĝia centra oficejo troviĝas en Stuttgart (Germanio). La komuna firmao DaimlerChrysler estiĝis en 1998 per unuiĝo de la konzernoj Chrysler Corporation (Usono) kun Daimler-Benz AG (Germanio) en akcia kompanio laŭ la germana leĝaro. En majo 2007 la estraro de tiu konzerno decidis plejparte vendi la konzernoparton Chrysler, kaj la eŭropa parto ricevis la nomon Daimler AG.
Daimler AG | ||
---|---|---|
Mercedes-Benz Group AG | ||
![]() | ||
![]() | ||
aŭtomobilo-faranta firmao | ||
Dum | 1998 – | |
Antaŭulo | Daimler-Benz | |
Fondodato | 17-a de novembro 1998 | |
Sidejo | Stutgarto | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Ola Källenius • Dieter Zetsche • Jürgen E. Schrempp • Robert James Eaton • Edzard Reuter | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Aktiengesellschaft | |
En 2006 DaimlerChrysler havis 360 385 dungitojn kaj spezobilancon de 151,6 miliardoj da Eŭroj. En 2005 vendiĝis 4 029 800 personaj aŭtomobiloj kaj 824 900 kamionoj. Plej gravaj merkatoj estas Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio (kun 45,2 kaj 33,4 % de la spezoj).
MarkojRedakti
- AMG (Germanio)
- ECHOLINE (EU)
- eVolution (EU)
- Freightliner (Usono)
- Hanomag-Henschel (Germanio)
- MCV (EU)
- Maybach (Germanio)
- Mercedes-Benz (Germanio)
- Fuso (EU)
- Orion (Usono)
- Setra (Germanio)
- Smart (Germanio)
- Sterling (Usono)
- Thomas (Usono)
- Unimog (Germanio)
- Western Star (Usono)
Historio de Daimler-Benz ĝis 1998Redakti
En 1883 Gottlieb Daimler sekurigis patentojn por "Gasmotor mit Glührohrzündung" kaj "Regulierung der Geschwindigkeit des Motors durch Steuerung des Auslassventils". La du patentoj estis la bazo por unua malpeza kaj rapide kuranta benzinmotoro. Tri jarojn poste Carl Friedrich Benz patentigis la "Automobil", trirada veturilo kun benzinmotoro kaj elektra sparkilo.
Laŭ sugesto de Deutsche Bank, la firmaoj "Benz & Co Rheinische Gasmotorenfabrik Mannheim" (fondita en 1899) kaj "Daimler-Motoren-Gesellschaft" en 1926 unuiĝis kaj formis la kompanion Daimler-Benz AG kun sidejo en Berlino.