Caspe [KASpe] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe kies ĉefurbo estas Caspe mem. Ĝi estas en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Caspe
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 336  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 0° 2′ U (mapo)41.2366709-0.039573399999995Koordinatoj: 41° 14′ N, 0° 2′ U (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 503,15314 km² ( 503 15. 314 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caspe (Provinco Zaragozo)
Caspe (Provinco Zaragozo)
DEC
Caspe
Caspe
Situo de Caspe
Caspe (Hispanio)
Caspe (Hispanio)
DEC
Caspe
Caspe
Situo de Caspe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caspe [+]
vdr

Geografio redakti

 
Caspe el aero.

Caspe estas municipa teritorio en la okcidenta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe, fakte ĝi okupas preskaŭ la tuton de la okcidento de la komarko. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la loĝloko tute sur la dekstra (suda) bordo de la rivero. La altitudo gamas inter 432 msm (montopinto Vizcuerno) kaj 126 msm borde de la Akvorezervejo de Mequinenza.

La loĝloko Caspe mem estas je 107 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 152 msm. La loĝloko mem estas konektita laŭ la ŝoseo A-221 kun Chiprana okcidente kaj Maella sudoriente, kaj laŭ la ŝoseo N-211 kun Mequinenza nordoriente kaj Alcañiz sude. Trans la rivero (akvorezervejo) la ŝoseo A-230 komunikas kun Bujaraloz norde.

Nordokcidente: Sástago kaj Bujaraloz Norde: Bujaraloz, Peñalba (Huesca) kaj Candasnos (Huesca) Nordoriente: Mequinenza
Okcidente: Sástago, Chiprana kaj Escatrón   Oriente: Fabara
Sudokcidente: Alcañiz (Teruel) Sude: Alcañiz (Teruel) Sudoriente: Maella

Historio redakti

 
Rokpentraĵo pri cervo en rokotruo de Chiprana.
 
Romia maŭzoleo de Miralpeix.
 
Monumento al Juan Fernández de Heredia, Superulo de la Ordeno de Hospitalanoj kaj gravulo de Caspe.

Oni trovis rokpentraĵojn pri cervoj kaj eble arkopafisto en rokotruo (Plano de Pulido). Ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.n.e. estis nombraj setlejoj kaj tombejoj de Ferepoko kaj malfrua Bronzepoko en la areo. De antaŭ la epoko de iberoj estas la kuŝejo Cabezo de Monleón kaj de iberoj (Loma de los Brunos).

El la 1-a jarcento, la valo de Ebro estis jam tute romiigita kaj de tiu epoko estas la vilaoj, nome Azud de Civán, Boquera del Regallo I-II, Mas de Rabel, Campo de Ráfales, Picardías, Soto de Baños, El Fondón kaj Miralpeix. De tiu lasta enklavo estas la arkoforma Maŭzoleo de Miralpeix, kiu estis translokigita al sia aktuala loko pro la konstruo de la Akvobaraĵo de Mequinenza kiu rezultis en la inundo de la monumento. Ĝi estis konstruita fine de la 2-a jarcento aŭ komenco de la 3-a jarcento n.e.[1]​ Alia antikva loĝloko estis Trabia (antaŭromia loknomo, same kiel Valdurrios) kiu eĉ stampis monerojn kaj estis loĝita almenaŭ ĝis 1440.

Islamanoj alvenis al la areo ĉirkaŭ la jaro 713 kadre de la Supera Limregno de Al-Andalus, nome Tajfo de Zaragozo, kun majoritato de jemenanoj. Dekomence hegemoniis la latina kulturo de kristanoj kaj judoj, sed ĉirkaŭ la 10-a jarcento la kristan-juda komunumo jam estis minoritato. La teritorio de Caspe estis konkerita el islamanoj ĉirkaŭ 1169, Caspe estis integrita en la Regno Aragono fare de la reĝo Alfonso la 2-a. La konkeron de la loko estris la grafo de Pallars, nome Arnal de Mir, kaj lia filo Ramón, kunlabore kun aliaj feŭdismaj senjoroj. Post la konkero el islamanoj parto de la lokanoj estis mudeĥaroj (pli ol 1000, majoritato, kiuj rajtis plu esti islamanoj kondiĉe de loĝado ekstermurege) kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. Siaflanke la juda komunumo pluis inter islamanoj, kaj poste inter kristanoj.[2]

La loĝantaro stabiliĝis en la lasta kvarono de la 13-a jarcento, ekde kiam Garcelán de Timor estis Superulo de Caspe. La urbo, tiam kun ĉirkaŭ 1 500 loĝantoj, ekspansiis el La Muela al la ĉirkaŭa domaro kun la kastelo de la Ordeno pinte kaj la preĝejo de Sankta Maria por la kristana komunumo.[3]​ En 1392, Juan Fernández de Heredia, Superulo de la ordeno, aĉetis el la familio Sesé ĉiujn iliajn posedaĵojn en la urbo por fondi konvento. Li favoris la preĝejon kaj la Konventon de Sanktjohanistoj. Kiam li mortis, lia korpo estis alportita el Avinjono kaj entombigita en la preĝejo de la konvento, fakte en tombon kiun li mem laborigis.

Mezepoke Caspe estis la plej granda centro en Aragono kaj unu el la plej grandaj en Hispanio pri produktado de vitro. Estis ĉirkaŭ tri dek fornoj tiukadre. La granda kvanto de salgrundoj estis la ĉefa elemento por la produktado de vitro. Ŝajne estis judoj la ĉefaj vitroproduktantoj, ĉefe inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj.[2] En la 14-a jarcento, la nigra pesto suferigis la Regnon Aragonon; en Caspe en 1371 rezultis en translokigo de la sesioj de la parlamenta Cortes Generales, kaj ĉirkaŭ 300 personoj mortis en la urbo pro la epidemio.

 
"Compromiso de Caspe" de Dióscoro Teófilo Puebla Tolín (1867).

La kompromiso de Kaspo estis pakto establita en 1412 fare de reprezentantoj de la reĝlandoj Aragonio, Valencio kaj la princlando Katalunio por elekti novan reĝon pro la forpaso en 1410 de Marteno la 1-a de Aragono sen posteuloj kaj sen elektado de akceptita sukcedonto. Ĝi supozigis la entroniĝon de Fernando de Trastamaro kaj per ĝi la ĉeesto de la dinastio de Trastamaro en la Kronlando de Aragono. Poste Caspe plue estis grava urbo ĉefe ĉe la kvartaloj La Muela, San Roque kaj El Pueyo, prospere per agrikulturo profite de la irigacio de la riveroj Ebro kaj Guadalope.[3] En tiu epoko la urbon vizitis la papo Benedikto la 13-a, plej ofte konata kiel la Papo Luna, kiu venis fari aranĝojn inter sia propra familio, nome Luna, kaj la familio Urrea.

Moderna Epoko redakti

Ĝis 1610 la kristana kaj islama komunumoj plue kunvivis, kaj kunhavis apartajn terojn kun propraj teritorioj kaj propraj komunaj havaĵoj. Ambaŭ estis vasaloj de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo. La forpelo de la moriskoj en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. Poste ankaŭ militoj damaĝis la lokon pro sia geografia loko. En la Insurekcio de Katalunio (1640-1652) okazis rab-invadoj fare de la franc-katalunaj trupoj. En la Milito de Hispana Sukcedo (1701-1711) la urbo apogis la flankon de Burbonoj, dum multaj najbaroj la flankon de Habsburgoj.​

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo francoj okupis la urbon kaj helpis ilin franc-partia lokano Agustín de Quinto, kiu estis nomumita alta funkciulo fare de la marŝalo Louis Gabriel Suchet. Tiukadre Caspe iĝis ĉefurbo de Malsupra Aragono. Fine de la milito (junio 1813), la hispana kolonelo Ramón Gayán atakis la kastelo kie rifuĝiĝis la francojn; kaj mino damaĝis ties fundamenton; rezulte la francoj fuĝis al Mequinenza.[4]

 
Stacio de Caspe, ruinoj de la Konvento de Sankta Dominiko fone. La plej grava ekonomia afero por Caspe en la 19-a jarcento estis la alveno de la fervojo.

Ankaŭ dum la karlismaj militoj la urbo suferis. Fakte jam de la komenco de la milito pro malbona situacio multaj lokanoj aliĝis al la karlisma ribelo.[5] Dum la Unua Karlisma Milito, en 1835 la generalo Ramón Cabrera okupis parton de la loĝloko kaj rabadis domojn de partianoj de la reĝino. Poste ankaŭ Llagostera okupis kaj incendiis la lokon kaj same post unu jaro kaj en novembro 1836. En junio 1837, karlistoj okupis Caspe kaj denove incendiis ĉirkaŭ 223 domojn.[4] Pro tiom da damaĝoj, la lokanoj je alveno de karlistoj kutime fuĝis al la kamparo.[5] Dum la Tria Karlisma Milito en Oktobro 1873 karlistoj kun lokanoj bruligis la kastelon kaj konventon; La 23an de februaro 1874, la oficiro Eulogio Despujol y Dusay, estre de du batalionoj kaj 90 kavalerianoj, venkis super 3500 karlistoj, faris 200 prizonulojn kaj okupis la urbon, kio ne malhelpis novan karlisman atakon sammonate 1874, estrita tiam de Marco de Bello.[4]

Probable la plej grava ekonomia afero por Caspe en la 19-a jarcento, estis la alveno de la fervojo. En junio 1876, la municipo havigis privilegiojn al la fervoja kompanio, en septembro 1891 oni ekkonstruis kaj la fervojo mem alvenis la 13an de oktobro 1893.

20-a jarcento redakti

En 1926 oni kreis en Caspe la Confederación Hidrográfica del Ebro, institucio kiu administras akvon kaj irigacion de la hidrografia baseno de Ebro, unu el dek en Hispanio, kiu tre ofte koncernas teritoriojn de diversaj regionoj.

 
La Konsilio de Aragono (ruĝa) kun sidejo en Caspe, kiel parto de la teritorio de la Hispana Respubliko (rozkolora), dum la Hispana Enlanda Milito.

Dum la Dua Hispana Respubliko, en Caspe oni redaktis la Antaŭprojekton de Statuto de Aŭtonomeco de Aragono de 1936, konata ankaŭ kiel Statuto de Caspe, kiu ne estis ratifita de la hispana parlamento pro la komenco de la Hispana Enlanda Milito. Dum la unua parto de la milito, Caspe estis sidejo de la Konsilio de Aragono, preskaŭ registaro kreita de la anarkiistoj en 1936, kiu iniciatis socialan revolucion en la orienta parto de Aragono.[6] Oni eldonis esperantlingvan broŝuron pri la Konsilio de Aragono cele al propagando eksterlanden. Tamen ĝi aperis kiam la Konsilio jam ne plu ekzistis.[7] Tiu ento funkciis ĝis sia dissolvo fare de la centraj aŭtoritatoj en la somero de 1937 laŭ ordonoj de la militministro Indalecio Prieto kaj plenumo de la armeo de la komunisto Enrique Líster, kiu anstataŭ batali kontraŭ la frankisma armeo, dissolvis oficiale la Konsilion de Aragono la 10an de Aŭgusto pere de milita interveno kiu okupis Caspe surprize.[8]​ La sidejo de la CNT estis atakita, oni koncentris tankojn kaj artilerion ĉirkaŭ la urbo kaj okazis bataloj inter supozitaj aliancanoj. Joaquín Ascaso, prezidento de la Konsilio de Aragono, kaj multaj anarkiistoj estis arestitaj.[9]

Je la avanco en Aragón en 1938 fare de la frankisma armeo, la respublika generalo Vicente Rojo, instalis en Caspe ĉefstabanaron kaj tien koncentris la Internaciajn Brigadojn.[10]​ Inter la 15a kaj la 17a de marto okazis la batalo de Caspe, per kiu la frankisma armeo, formita ĉefe per koloniaj marokaj trupoj,[11] sukcesis konkeri la urbon.[12]

Caspe demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron; en Caspe oni altiĝis ĝis preskaŭ 10 000 loĝantoj en 1950, poste same kiel ĉe aliaj lokoj okazis rura elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis 7 593 komence de la 21-a jarcento, kaj poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 10 220 loĝantoj (2022).

Ekonomio redakti

 
La Kapitula Kirko de Sankta Maria la Mayor del Pilar.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom sektoro de servoj. La baza kultivo estis la olivarbo; el tio disvolviĝis industria aktiveco eksportanta de olivoleo kaj olivoj, kun inkludo de la komarko en la medio de la ĵus aprobita "devennomo". La ekzisto de favora mikroklimato kaj bona sistemo de irigacio —pro la kunfluejo de riveroj Guadalope kaj Ebro—, permesas la kultivadon de nombraj plantejoj de fruktarboj, speciale de ĉerizarboj. Ĉirkaŭ la agrikultura produktado disvolviĝis grava industrio de konservaĵoj kaj peklaĵoj.

Aparte, fabrikaj industrioj, de metal-transformado kaj diversaj atelieroj nombras, menciinde la Ĝenerala Stokejo por Hispanio de la sporta varmarko Adidas. La urbo disponas de kvar industriaj zonoj, nome «El Castillo», «El Portal», «Cabezo Mancebo» kaj «Los Arcos». Elstaras la foira aktiveco ĉe «Expocaspe», pri agrikulturo, brutobredado, industrio kaj komerco; «Naupesca», pri ĉasado, fiŝkaptado kaj akvosportoj; «Salón Aragonés de Numismática, Filatelia y Coleccionismo» pri kolektismo ktp. La turisma disvolvigo «Plan de Dinamización del Producto Turístico de la Comarca Bajo Aragón-Caspe / Baix Aragó-Casp» estas ĵusa iniciato por fari turismon motoro por la ekonomia disvolvigo de la areo.

Kultura heredo redakti

 
Ermitejo de Sankta Maria de Horta.

Inter vidindaĵoj menciindas la rokpentraĵoj de la rokejo Plano del Pulido, deklarita Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998, same kiel kelkaj kuŝejoj de neolitiko. De romia epoko estas la Maŭzoleo de Miralpeix, deklarita nacia monumento en 1931.[13] La Ermitejo de Sankta Maria de Horta —savita el inundo de la Akvorezervejo de Mequinenza kaj rekonstruita sur montento ĉe Caspe— estas konstruaĵo de romanika arkitekturo (fino de la 12-a aŭ komenco de la 13-a jarcentoj kun interesa duoncirkla absido.[14]

La Kapitula Kirko de Sankta Maria la Mayor del Pilar estas la plej monumenta vidindaĵo de Caspe, elstara ekzemplo de la purisma gotiko en Aragono, influito de la stilo cistera. Ĝi estis parto de ia akropolo organizita de la Ordeno de Sankta Johano enhavanta preĝejon, kastelon, nun jam restaŭrita; kaj konventon. En 1936 oni detruis retablojn kaj gotikajn tombojn, inklude tiun de la Superulo Juan Fernández de Heredia. En 1908 la atrio de la preĝejo estis deklarita Nacia Monumento kaj en 1931 la tuto de la "Colegiata" estis deklarita Nacia Monumento.[15]

Estas ankaŭ kelkaj ermitejoj, nome de Santa Quiteria (1648), de Montserrat —detruita dum la Milito de Sendependigo, sed rekonstruita en la 19-a jarcento—, de la Magdalena (1790) kaj de Balma (1843). En La Muela estas la ermitejo de San Indalecio, baroka templo de la 18-a jarcento.[16] La preĝejo de Sankta Aŭgusteno formis parton de iama konvento de Sankta Aŭgusteno de Caspe, ku klostro kiel ĉefa elemento.[17] Ĉe la fervoja stacio estas la konvento de Sankta Dominiko, kun preĝejo tute ruina; dum la Milito de Sendependigo ĝi estis milithospitalo, tombejo, prizono kaj fortikaĵo, poste sanghospitalo en la Enlanda Milito, kaj estis abandonita definitive en 1978.

 
Kastelo de la Kompromiso.

La Kastelo de la Kompromiso konstruita de la Ordeno de la Hospitalo estis ankaŭ konvento, sed ĝi preskaŭ malaperis dum la 19-a jarcento pro sinsekvaj damaĝoj dum la Milito de Sendependigo kaj dum la karlismaj militoj. Aktuale apenaŭ restas elementoj de la iama fortikaĵo. [18] Alia elstara fortikaĵoj estas la Turo de Salamanca, sur monto en la periferio de la urbo, el kiu eblas spektakla panoramo kaj de Caspe kaj de la valo de Ebro. Ĝi estis konstruita dum la la Tria Karlisma Milito en 1874, kaj tial ĝi estas la plej moderna kastelo de Aragono. Ĝi estas hejmo de Muzeo pri Heraldiko.

En la urba centro, la Ĉefa Placo estas interesa komplekso kun historiaj portikaroj, la urbodomo kun klasikisma fasado de la 19-a jarcento, kaj la Dom-Palaco Piazuelo Barberán. Siavice la strato Barrio Verde (Verda Kvartalo) estas atestilo de la iama juda komunumo. En la municipa teritorio de Caspe estas du gvatoturoj de la karlismaj militoj: nome la Torre de Turlán, je 6 km, kaj la Torre de Valdemoro, en la teritorio de La Magdalena.[19] Alia interesa vidindaĵo estas la Ponto Masatrigos, je 12 km de la urba kerno; kvankam la aktuala ponto estas de la 18-a jarcento, tiu apogiĝas sur iama strukturo de la 13a-14-a jarcentoj.

Inter naturaj lokoj menciendas la Akvorezervejo de Mequinenza nomita ankaŭ «Maro de Aragono» kiu etendiĝas ekde Mequinenza ĝis proksime de Sástago, laŭ la fluejo de Ebro. Tie eblas akvosportoj kaj ĉefe fiŝkaptado, precipe de mikropteroj (Micropterus salmoides) al kiu venas eĉ eksterlandaj fiŝkaptistoj. La siluro estas alia enmetita fiŝospecio, je kiu gapas la publiko pro la enorma grando kiu povas atingi fiŝkaptitaj specimenoj (povas pezi ĝis 250 kg). Ankaŭ karpo, karaso kaj alburno estas abundaj kaj tre fiŝkaptataj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke estas pli ol 50 milionoj de fiŝoj en la akvorezervejo.[20]

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Mausoleo Romano de Miralpeix. Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Patrimonio cultural de Aragón (Gobierno de Aragón)
  2. 2,0 2,1 «El islam y los judíos en Caspe. Andrés Álvarez Gracia». Arkivita el originalo la 23an de septembro 2015. Konsultita la 5an de novembro 2014.
  3. 3,0 3,1 Notas sobre la Edad Media cristiana en la comarca del Bajo Aragón-Caspe. Esteban Sarasa Sánchez.
  4. 4,0 4,1 4,2 «La comarca de Bajo Aragón-Caspe en el siglo XIX.» Francisco Javier Cortés Borroy. Arkivita el originalo la 19an de Oktobro 2016. Konsultita la 8an de Novembro 2019.
  5. 5,0 5,1 Cortés Borroy, Francisco Javier (2008). Bajo Aragón Caspe, eld. La Guerra Carlista (1833-1855) en la Comarca del Bajo Aragón Caspe / Baix Aragó Casp.
  6. Hugh Thomas (1976); Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores; p. 464
  7. Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.
  8. 11 de agosto de 1937. Se cumplen 80 años de la disolución del Consejo de Aragón.
  9. Hugh Thomas (1976); Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores; pág. 781
  10. Hugh Thomas (1976); Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores; p. 859
  11. Sánchez Ruano, Francisco (2004). Islam y Guerra Civil Española: Moros con Franco y con la República. La Esfera de los Libros. p. 266.
  12. Hugh Thomas (1976); Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores; p. 860
  13. Caballú Albiac, M.; Cortés Borroy, F.J. (kunordigantoj). Comarca de Bajo Aragón-Caspe. Gobierno de Aragón.
  14. Ermita de Santa María de Horta. Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Bienes de interés cultural de Aragón. Regionregistara retejo.
  15. Colegiata de Santa María la Mayor. Bienes de interés cultural de Aragón. Regionregistara retejo.
  16. Ermita de San Indalecio. SIPCA (Gobierno de Aragón) Regionregistara retejo.
  17. Edificio e iglesia de San Agustín. Arkivigite je 2020-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Bienes de interés cultural de Aragón. Regionregistara retejo.
  18. Castillo del Compromiso. Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Bienes de interés cultural de Aragón. Regionregistara retejo.
  19. Torre de Valdemoro. SIPCA (Gobierno de Aragón) Regionregistara retejo.
  20. «Mar de Aragón en Caspe. Turismo de Zaragoza.». Arkivita el originalo la 13an de novembro 2013. Konsultita la 8an de novembro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti