Maella [maElja] (ankaŭ Maella en kataluna) estas municipo de Hispanio, en la suda parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe kies ĉefurbo estas Caspe. Ĝi estas en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu el kvar municipoj de la komarko, kiuj okupas la orientan duonon de la komarko kaj estas ene de la Aragona Strio, tio estas areo de Aragono kie estas tradicie parolantoj de la kataluna lingvo, fakte ĝi estas la plej suda el la kvar, dum la aliaj tri estas Nonaspe, Fabara kaj Fayón.

Maella
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 100  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 0° 8′ O (mapo)41.12215130.13935699999999Koordinatoj: 41° 7′ N, 0° 8′ O (mapo) [+]
Alto 303 m [+]
Areo 174,876518 km² (1 748 7.6 518 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maella (Provinco Zaragozo)
Maella (Provinco Zaragozo)
DEC
Maella
Maella
Situo de Maella
Maella (Hispanio)
Maella (Hispanio)
DEC
Maella
Maella
Situo de Maella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maella [+]
vdr

Geografio redakti

Maella estas municipa teritorio en la suda parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe, kie ĝi okupas teritorion sude de tiuj de Fabara kaj de Caspe. La areo estas tute sur la maldekstra bordo de la rivero Matarraña.

La loĝloko Maella mem estas je 121 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 92 km de Ilerdo, je 111 km de Taragono (ambaŭ provincaj ĉefurboj en Katalunio, kaj je 21 km de Caspe, la komarka ĉefurbo, tute ĉe la rivero Matarraña. Ĝi estas sur 121 msm. La loĝloko mem estas konektita kun plej apuda Fabara norde, Batea oriente, en Katalunio, Mazaleón sude kaj Caspe nordokcidente.

Historio redakti

 
Elstara sonorilmuro de la preĝejo de Sankta Stefano.

La loknomo Maella devenas de la latina vorto macella kun signifo "bazaroj".

La teritorio de Maella estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento, nome en 1168 fare de Alfonso la 2-a, kaj tiam estis kastelo. Post la konkero el islamanoj parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. Laŭ legendo, la senjoro de la kastelo petis la manon de junulino, kiu malakceptis kiel engaĝiĝinta al junulo. Reprezalie, la senjoro enprizonigis kaj torturis la fianĉon de la junulino. Reage, la junulino "laŭvorte" sendis sian amputitan manon al la senjoro. Tiukadre mano aperas en la municipa blazono.

Alfonso la 5-a donis la senjorlando de Maella al sia sekretario Francisco de Ariño. Ĝi pasis poste al lia filo Manuel de Ariño, kaj tiam okazis ribelo de la lokanoj kiuj sieĝis la kastelon kie loĝis la edzino de la tirano, Francisquina de Santa Pau, en 1439. En ioma epoko la loko apartenis al la Ordeno de Kalatravo de Alcañiz. En la somero de 1404 Marteno la 1-a okazigis parlamentan Cortes en Maella, kaj en 1423 ono okazigis denove Cortes en Maella, por la unua fojo en la historio de Aragono sen ĉeesto de reĝo.

En la Unua Karlisma Milito, okazis la batalo de Maella (oktobro 1838), kun venko de karlistoj kaj morto de la registara generalo Pardiñas.

Maella demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Maella oni malaltiĝis el 3 776 en 1920 ĝis nunaj 2 000 loĝantoj pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado.

Ekonomio redakti

 
Preĝejo de Sankta Maria.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (persikarboj, olivarboj, cerealoj, migdalarboj kaj vitejoj), brutobredado, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vizitindaĵoj estas la nuna Horloĝturo, romanik-mudeĥara turo de iama murego; la kastelo kun kvin duoncirklaj turoj; la preĝejo de Sankta Stefano de romanika deveno, ununava kun duoncirkla absido kaj trifenestra sonorilturo; la preĝejo de Sankta Maria de la 14-a jarcento, donita en 1610 al la franciskanoj.

Menciendas la Ermitejo de Sankta Barbara, ekkonstruita en 1759, kaj survoje al Fabara la trapisma monaĥejo de Sankta Susana, aktuale ruina. Kaj finfine estis rehabilitita la naskodomo de la fama pentristo Pablo Gargallo, kiu nun funkcias kiel ekspoziciejo kaj dom-muzeo. Krome estas interesaj panoramoj, ĉefe ĉe la rivero.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti