Nonaspe [noNASpe] (Nonasp en kataluna) estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe kies ĉefurbo estas Caspe. Ĝi estas en la sudoriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu el kvar municipoj de la komarko, kiuj okupas la orientan duonon de la komarko kaj estas ene de la Aragona Strio, tio estas areo de Aragono kie estas tradicie parolantoj de la kataluna lingvo, fakte ĝi estas la dua plej nordorienta el la kvar, dum la aliaj tri estas Fabara, Maella kaj Fayón.

Nonaspe
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50794
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 025  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 0° 15′ O (mapo)41.20907720.24745350000001Koordinatoj: 41° 13′ N, 0° 15′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 111,448993 km² (1 114 4.8 993 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nonaspe (Provinco Zaragozo)
Nonaspe (Provinco Zaragozo)
DEC
Nonaspe
Nonaspe
Situo de Nonaspe
Nonaspe (Hispanio)
Nonaspe (Hispanio)
DEC
Nonaspe
Nonaspe
Situo de Nonaspe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nonaspe [+]
vdr

Geografio redakti

 
Nonaspe sur monteto inter du riveroj.

Nonaspe estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Bajo Aragón-Caspe, kie ĝi okupas teritorion norde de tiu de Fabara kaj sude de tiu de Fayón. La areo estas tute sude de kurbo de la dekstra bordo de la rivero Ebro sur kunfluejo de la rivero Matarraña kun la rivero Algás.

La loĝloko Nonaspe mem estas je 140 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 83 km de Ilerdo, je 113 km de Taragono (ambaŭ provincaj ĉefurboj en Katalunio, kaj je 37 km de Caspe, la komarka ĉefurbo, tute ĉe la kunfluejo de la du riveroj. Ĝi estas sur 172 msm. La loĝloko mem estas konektita kun tute apuda Fabara okcidente, Batea sude, en Katalunio, kaj Caspe pli fore okcidente.

Historio redakti

La teritorio de Nonaspe estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. Post la konkero el islamanoj parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon.

Nonaspe demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Nonaspe oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 011 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo kaj malfacilo de komunikado.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe olivarboj, migdalarboj kaj aliaj fruktarboj), brutobredado, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj unikaj panoramoj, ĉefe ĉe la riveroj, kie eblas akvosportoj kaj distrado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti