Bajo Aragón-Caspe

Bajo Aragón-Caspe [baĥoaraGON-KASpe] (en Esperanto eble Malsupra Aragono-Kaspo, en kataluna Baix Aragó-Casp; oficiale Bajo Aragón-Caspe/Baix Aragó-Casp), estas komarko de regiono Aragono, en Hispanio, en la sudorienta pinto de la Provinco Zaragozo. Ĝi lokiĝas ene de la Ebra baseno, kaj oni konsideras ĝin "malsupra" ene de Aragono laŭ la riverfluo ĝuste antaŭ ties eniro en Katalunio.

Loko de la komarko Bajo Aragón-Caspe en la sudoriento de la provinco Zaragozo en centro de Aragono.

Ĝia ĉefurbo estas Caspe.

Municipoj redakti

 
Municipoj en Bajo Aragón-Caspe.

La komarko ampleksas jenajn 6 municipojn:

Geografio redakti

En tiu komarko estas la Akvorezervejo de Mequinenza en la rivero Ebro, kromnomita "maro de Aragono" pro sia grando. Parto de la komarka teritorio estas okupata de la Natura Rezervejo de "Saladas de Chiprana".

Ĝi limas norde kun la komarkoj los Monegros kaj Bajo Cinca, okcidente kun la komarkoj Ribera Baja del Ebro kaj Bajo Martín, sude kun Matarraña kaj Bajo Aragón kaj oriente kun la provincoj Ilerdo kaj Taragono. Ĝia teritorio estas ĝenerale ebena sur la baseno de la rivero Ebro. Foje oni inkludas tiun komarkon ene de la historia Malsupra Aragono.

El la kultura heredaĵo menciendas kelkaj monumentoj de mudeĥara stilo, ĉefe sonorilturoj.

Ekonomie gravas agrikulturo sur fekunda valo de la rivero, kaj sekva nutrindustrio, nome vinproduktado kaj ĉefe de olivoleo.

La orientaj municipoj Fabara, Fayón, Maella kaj Nonaspe havas la katalunan kiel propran lingvon, tio estas, ili apartenas al la lingva areo konata kiel Aragona Strio. La pli okcidentaj municipoj Caspe kaj Chiprana estas hispanlingvanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti