Matarraña

komarko en Aragono

Matarraña (en kataluna Matarranya; oficiale Matarraña/Matarranya) estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordoriento de la provinco Teruelo. Ties administracia ĉefurbo estas Valderrobres, kaj Calaceite estas konsiderata kultura ĉefurbo. Ĝi havas areon de 933,00 km² kaj populacion de 8 196 loĝantoj.

Loko de la komarko Matarraña en la nordoriento de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

La komarko enhavas dek ok municipojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Valderrobres (2 388 loĝ.) kaj Calaceite (1 011 loĝ.), dum ĉiuj ceteraj eĉ ne atingas 600.

Municipoj redakti

 
Municipoj de la komarko Matarraña.

La komarko enhavas la jenajn dek ok municipojn:

Geografio redakti

La komarko limas norde kun la komarko Bajo Aragón-Caspe, oriente kun la provinco Taragono, sude kun la provinco Kasteljono kaj okcidente kun Bajo Aragón. La komarko Matarraña estas konsiderata parto de la Historia Malsupra Aragono, nomita ankaŭ Bajo Aragón.

La komarko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en ĉiuj ties municipoj la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio redakti

 
Historia urbo Valderrobres, ĉefurbo de Matarraña.

Oni trovis abundajn montrojn de surroka arto ĉe la Mediteranea Arko. Inter la 7-a ĝis la 5-a jarcentoj a.K. floris la kulturo de iberoj el kiuj aperis multaj setlejoj, plej rimarkindaj kelkaj ĉe Calaceite.

 
Comarca Matarraña.

La organizado de la aktuala teritorio de Matarraña devenas el fino de la 12-a jarcento, je la konkero fare de kristanoj, kio ne estis definitiva ĝis la regado de Alfonso la 2-a. En 1179 li donis grandan parton de la teritorio al la Ordeno de Kalatravo, dum la areo Peña de Aznar Lagaya (kun Fuentespalda, Valderrobres, Mazaleón, Torre del Compte kaj Beceite) restis por la ĉefepiskopo de Zaragozo, kiu konstruigis la kastelon kaj la preĝejon de Valderrobres.

Du la Moderna Epoko, la pliigo de la municipa povo rezultis en la konstruado de urbodomoj laŭ renesanca stilo. En tiu periodo okazis specialigo en produktado de olivoleo, per multaj muelejoj dum sezonoj de 8 ĝis 9 monatoj. Poste la areoj suferis sekvojn de la Insurekcio de Katalunio de 1640 kaj de la Milito de hispana sukcedo de 1705. Jam en la 19-a jarcento, kun la Karlismaj militoj, la montopasejoj de Beceite ludis gravan rolon por la karlisma rezistado dum la Liberala Jartrio.

La komenco de la Hispana Enlanda Milito en 1936 kaj la alveno de milicanoj rezultis en la kreado de nombraj anarkiismaj kolektivaĵoj, sperto kiu estis nuligita de komunistoj kaj poste de la frankisma armeo en 1938.

Ekonomio redakti

 
La rivero Matarraña proksime al Katalunio.

La komarko estis dependa de agrikulturo, brutobredado kaj servoj. Nuntempe gravas rura turismo pro la interesa historia pasinteco.

Demografio redakti

Kiel ĉe multaj aliaj ruraj apartaj komarkoj de norda Hispanio, ĝi suferis fortan senloĝigadon dum la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ĝia dua duono.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • BENITO MARTÍN, Félix (1991). Inventario arquitectónico: Teruel. Zaragoza: Departamento de Cultura y Educación de la Diputación General de Aragón. ISBN 84-7753-171-4.
  • SEBASTIÁN LÓPEZ, Santiago (1974). Inventario artístico de Teruel y su provincia. Madrid: Ministerio de Educación y Ciencia. ISBN 84-369-0347-1.

Eksteraj ligiloj redakti