Monroyo

municipo en Teruel

Monroyo [monROĝo] (Mont-roig de Tastavins Montroig en kataluna, Ruĝa Monto esperante) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Monroyo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44652
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 315  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 0° 2′ U (mapo)40.7879934-0.032535499999994Koordinatoj: 40° 47′ N, 0° 2′ U (mapo) [+]
Alto 857 m [+]
Areo 79,234137 km² ( 792 3.4 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monroyo (Provinco Teruelo)
Monroyo (Provinco Teruelo)
DEC
Monroyo
Monroyo
Situo de Monroyo
Monroyo (Hispanio)
Monroyo (Hispanio)
DEC
Monroyo
Monroyo
Situo de Monroyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monroyo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 155 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 857 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj samkomarkaj municipoj; ĝi komunikas laŭ la nacia ŝoseo N-232a sude kun Torre de Arcas, norde kun La Cerollera kaj oriente laŭ la regiona ŝoseo A-1414 kun Peñarroya de Tastavins. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo kun Sierra Monroyo nordokcidente, Sierra Sabinosos sude kaj Sierra Molinera norde. La rivero Tastavins faras orientan limon kaj ricevas akvon el la rivero Monroyo. La altitudo gamas inter 1207 m en la suda pinto (Camiseta) kaj 570 m nordoriente, borde de la rivero Tastavins.

Nordokcidente: La Cerollera Norde: La Cerollera kaj Ráfales Nordoriente: Ráfales kaj Fuentespalda
Okcidente: La Cerollera kaj Torre de Arcas   Oriente: Fuentespalda kaj Peñarroya de Tastavins
Sudokcidente: Torre de Arcas Sude: Herbés (Kasteljono) Sudoriente: Peñarroya de Tastavins

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio redakti

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Monroyo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 318 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti