David BISBAL naskiĝis la 5an de junio 1979 en Almerio, Andaluzio, Hispanio. Li estas hispana kantisto. Li gajnis la muzikan televidprogramon Operacio Triumfo kie obtenis la duan premion.

David Bisbal
Persona informo
Naskonomo David Bisbal Ferre
Naskiĝo 5-an de junio 1979 (1979-06-05) (44-jaraĝa)
en Almerio
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Amkunulo Rosanna Zanetti
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokantoverkisto
TTT
Retejo https://davidbisbal.com
vdr
La kantisto David Bisbal

Bisbal ricevis kvin platinajn diskojn pro la distribuo de pli ol 400.000 KD-oj nur en la unua semajno de la apero de la disko al la merkato. La disko titoliĝis Premonición kaj debutis unualoke en la vendolisto la 3an de oktobro kaj post unu semajno de tiu dato restis kiel la disko plej vendata en Hispanio. Ĝis hodiaŭ la kantisto vendis pli ol 5 milionojn da diskoj. En 2003 per Corazon Latino kaj en 2004 per Bulería, la hispana artisto ĝiris tra la tuta Latinameriko kaj Usono, koncertante pli ol 60 fojojn en la tuta kontinento.

Unuaj Jaroj redakti

David Bisbal naskiĝis en Almerio. Estas la malpli aĝa el tri gefratoj: frato José María kaj fratino María del Mar. Li forlasis la lernejon frue ĉar li estis tre interesita pri la muziko kaj kantado kaj kvankam li laboris kun la gepatroj, lia artista kariero komenciĝis kiam li estis 18jara kiam orkestro malkovris lin.

Survoje al l' Sukceso redakti

En 2001 estis unu el la 16 konkursantoj de la unua hispana muzikprogramo Operacio Triumfo, konkurso konceptita por elekti la hispanan reprezentanton por la Eŭrovida Festivalo de tiu jaro. Fine restis dualoke post Rosa López. Je la fino de la konkurso la muzikkompanio Vale Music ofertis lin surbendigi albumon kiel solisto. La albumo estis titolita "Corazón Latino" kaj ekvendiĝis en somero 2002, surbendigita en Miamio kun la produktado de Kike Santander, tuj konvertiĝis en vendosukceso kaj la albumo rapide fariĝis unu el la KD-oj plej popularaj de la hispanlingva merkato. Entute vendiĝis pli ol unu miliono da diskoj nur en unu monato. En somero 2002 Bisbal ekĝiras tra la tuta Hispanio koncertante kiel solulo aŭ akompanita de Chenoa (alia konkursantino de la Operacio Triumfo kaj lia fianĉino dum tri jaroj). En 2003 ricevis premion pro la plej bona albumo de la jaro. En "Los Premios de la Música" (La Muzikpremioj) estis elektita kiel plej bona artisto kaj en "Premios Amigo" (Premioj Amiko) kiel nova artisto kaj plej bona albumo. En lia lasta albumo Premonición (Antaŭvidaĵo), Bisbal kunlaboras kun aliaj artistoj kiel Tomatito, Vicente Amigo, Wisin & Yandel, Dan Warner, Leen Levin kaj Jon Falcone. Tiu ĉi estas lia plej internacia laboraĵo. Ekde la eniro en la merkaton de la disko, Bisbal rikoltis kvin platinajn kaj oran diskojn en Usono kaj Portoriko.

Bisbal ankaŭ kontribuis al volontulaj grupoj por helpi triamondajn infanojn.