Dezerto de Tabernas

La Dezerto de Tabernas estas situa en la provinco de Almerio, Andaluzio (Hispanio), je ĉirkaŭ 30 km norde de la provinca ĉefurbo, Almerio, en la municipaj teritorioj de Tabernas, Gádor, Santa Cruz, Alboloduy kaj Gérgal de la provinco de Almerio kaj protektita kiel Natura Loko en etendo de 280 km².

Paisaje del desierto de Tabernas.
Monedo.

La ĉirkaŭaj montaroj izoligas tiun teritorion el la humideco devena el la Mediteraneo kaj pluvo malabundas, kaj kiam venas estas torenta kaj fortrenas la malmultan fruktodonan grundon kiu eroziiĝas kaj dezertiĝas pli kaj pli.

Faŭno redakti

La malmultaj specioj apudas la malmultajn portempajn akvejojn kaj arbustarojn, kies floroj allogas abelojn kaj aliajn insektojn, manĝo de ekzemple la Meropo. Inter arbustoj ekzemple loĝas la Ruĝa perdriko, falkoj kaj agloj. La Gufo kaj la Ruĝa vulpo estas predantoj de kunikloj, musoj kaj aliaj roduloj. Ankaŭ Turfalkoj, Noktuoj, Monedoj, la Apusoj kaj aliaj birdoj loĝas en la areo, sed tre grava estas la rara Trumpetofringo, kiuj loĝas en dezertaj oazoj de arko el Kanarioj al Afganio. Multaj aliaj paseroformaj birdoj, otidoj, pterokloj kaj aliaj stepaj birdospecioj loĝas en tiu dezerto.

Inter mamuloj, krom kunikloj, estas leporoj kaj aliaj pli raraj specioj. Ĉe sekaj torentoj vivas amfibioj kaj reptilioj, kaj la dezerto konsistas el la lasta habitato de la Greka testudo en Iberio.

Flaŭro redakti

(redaktota)

La Dezerto de Tabernas kaj kino redakti

 
"High Noon" en "Yucca City" ĉe Tabernas.

La Dezerto de Tabernas estis la ĉefa zono de filmofarado en Hispanio kiam la provinco de Almerio estis konata kiel «La eŭropa holivudo» en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj oni filmis ĝis 300 produktaĵojn ĉefe de Itala vakera filmo, kiel tiuj de la reĝisoro Sergio Leone, ekz. Il buono, il brutto, il cattivo. kaj Per un pugno di dollari. Parodio de kaj omaĝo al tia genro estis hispana filmo 800 balas.

Sed krom la ĝenro de la Vakera filmo, oni faris ankaŭ filmojn kiel Lawrence of Arabia, Patton kaj Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito.

La ĉefaj reĝisoroj kaj aktoroj holivudaj laboris en la Dezerto de Tabernas, inter kiuj elstaras: Steven Spielberg, David Lean, Orson Welles, John Huston, George Lucas, Joseph L. Mankiewicz, John Sturges, Clint Eastwood, Henry Fonda, Burt Lancaster, Richard Burton, Harrison Ford, Sean Connery, Charlton Heston, Yul Brynner, Rex Harrison, Jack Nicholson, Gene Hackman, Charles Bronson, Peter O'Toole, Anthony Quinn, Faye Dunaway, Arnold Schwarzenegger, Rod Steiger, Michael Caine, James Coburn, Raquel Welch, Ursula Andress, kaj multaj pliaj.

Eĉ la mita kantanto de The Beatles, John Lennon, ĉefrolis filmon en la Dezerto de Tabernas: Kiel mi venkis en milito (1967), de Richard Lester.