Tabernas (signife Trinkejaĉoj) estas hispana municipo lokanta en Andaluzio kaj en provinco Almerio. Ĝi estas 285 km2 ampleksa. Trimil sescent okdek ok personoj estis enregistritaj estantaj loĝantoj de la municipo en la jaro 2019.[3][4] Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco.

Tabernas
hispane: Tabernas
vilaĝo
Flago
Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Provinco Almerio
Supermara alteco 404[1] m s. m.
Koordinatoj 37° 02′ 59″ Nordo 2° 23′ 34″ Okcidento / 37.049633 °N, 2.392651 °U / 37.049633; -2.392651 (mapo)
Areo 47,65 km² (4 765 ha)
Loĝantaro 3,688 (20192023)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 03110[2]
ISO 3166-2:ES ES-AL
Tabernas (Hispanio)
Tabernas (Hispanio)
DEC
Situo de Tabernas enkadre de Hispanio
Tabernas (Almerio)
Tabernas (Almerio)
DEC
Situo de Tabernas enkadre de Provinco Almerio
Vikimedia Komunejo: Mutxamel
Retpaĝo: http://www.ayuntamientodetabernas.es
vdr
Tabernas.

Historio redakti

 
Kastelo de Tabernas.

La nomo de la urbo devenas de la grekaj legioj kiuj akompanis la romianojn, kiuj nomis la areon "Thabernax”, Thabernae, pro la granda nombro de gastejoj kiujn oni establis por gastigi kaj helpi la truparon.[5]

En la epoko de Al Andalus temis pri prospera urbo. Poste oni suferis la ribelon de moriskoj (majoritato) kaj ties malvenko kun sekvaj forpelo kaj senhomigo; krome oni suferis agadon de nordafrikaj piratoj, kiuj rabadis kaj kunportis kristanajn prizonulojn kaj moriskajn fuĝintojn. En tiu kunteksto gravis la rolo de la kastelo.

La Dezerto de Tabernas kaj kino redakti

La Dezerto de Tabernas estas situa je ĉirkaŭ 30 km norde de la provinca ĉefurbo, Almerio, en la municipaj teritorioj de Tabernas, Gádor, Santa Cruz, Alboloduy kaj Gérgal de la provinco de Almerio kaj protektita kiel Natura Loko en etendo de 280 km².

 
"High Noon" en "Yucca City" ĉe Tabernas.

La Dezerto de Tabernas estis la ĉefa zono de filmofarado en Hispanio kiam la provinco de Almerio estis konata kiel «La eŭropa holivudo» en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj oni filmis ĝis 300 produktaĵojn ĉefe de Itala vakera filmo, kiel tiuj de la reĝisoro Sergio Leone, ekz. Il buono, il brutto, il cattivo.. Sed krom la ĝenro de la Vakera filmo ankaŭ oni faris filmojn kiel Lawrence of Arabia, Patton kaj Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito.

La ĉefaj reĝisoroj kaj aktoroj holivudaj laboris en la Dezerto de Tabernas, inter kiuj elstaras: Steven Spielberg, David Lean, Orson Welles, John Huston, George Lucas, Joseph L. Mankiewicz, John Sturges, Clint Eastwood, Henry Fonda, Burt Lancaster, Richard Burton, Harrison Ford, Sean Connery, Charlton Heston, Yul Brynner, Rex Harrison, Jack Nicholson, Gene Hackman, Charles Bronson, Peter O'Toole, Anthony Quinn, Faye Dunaway, Arnold Schwarzenegger, Rod Steiger, Michael Caine, James Coburn, Raquel Welch, Ursula Andress, kaj multaj pliaj.

Eĉ la mita kantanto de The Beatles, John Lennon, ĉefrolis filmon en la Dezerto de Tabernas: Kiel mi venkis en milito (1967), de Richard Lester.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti