Peter O’Toole

irlanda aktoro
(Alidirektita el Peter O'Toole)

Peter Seamus O'TOOLE (County Galway (Irlando), 2-an de aŭgusto 1932 - 14-an de decembro 2013) estis irlanda aktoro.

Peter O’Toole
Persona informo
Peter O'Toole
Naskonomo Peter Seamus Lorcan O’Toole
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1932 (1932-08-02)
en Leeds
Morto 14-an de decembro 2013 (2013-12-14) (81-jaraĝa)
en Wellington Hospital, London
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto vd
Familio
Edz(in)o Siân Phillips vd
Infanoj Kate O'Toole • Lorcan O'Toole vd
Profesio
Okupo voĉaktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktorofilmreĝisoro • televida aktoro • aŭtoro vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Irlando, sed elkreskis en Leeds, Anglio. Je junaĝo li forlasis la lernejon kaj laboris kiel ĵurnalisto por la gazeto Yorkshire Evening News. Post lia armea tempo li ricevis stipendion por la Royal Academy of Dramatic Arts, kie li studis kune kun Albert Finney kaj Richard Harris.

Li konatiĝis kiel aktoro en diversaj teatraĵoj de Ŝekspiro en la Bristol Old Vic. Li debutis por televido en 1954, sed li tamen vere famiĝis pro lia rolo, kiel Lawrence, en la filmo Lawrence of Arabia (Laŭrenco de Arabio) de David Lean en 1962. Li plukonstruis je la sukceso de tiu filmo, kaj ricevis sep aliajn kandidatiĝojn por la Oskar-premio. Li ankaŭ aperis en multaj filmoj kiuj ne estis sukcesaj, kaj li preskaŭ perdis la vivon pro lia drinkemo je la fino de la 1970-aj jaroj.

En 2003 li ricevis la honor-Oskar-premion, kiun li unue rifuzis sed poste tamen akceptis.

Selektita filmaro redakti

Teatraĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti