La Lasta Imperiestro

filmo reĝisorita de Bernardo Bertolucci

La Lasta Imperiestro (itale L'ultimo imperatore; angle The Last Emperor) estas anglalingva biografia dramifilmo el 1987 reĝisorita de Bernardo Bertolucci, ĉefrolita de John Lone, Joan Chen kaj Peter O’Toole.

La Lasta Imperiestro
filmo
Originala titolo The Last Emperor
Originala lingvo angla lingvo • ĉina lingvo • japana lingvo • norma ĉina lingvo • rusa lingvo • Nordĉina dialektaro
Kina aperdato 20 nov. 1987, 3 dec. 1987, 29 okt. 1987, 4 okt. 1987, 25 nov. 1987, 1987
Ĝenro filma dramo, film based on books, filmbiografio, historifilmo, epic film, dramo
Kameraado Vittorio Storaro
Reĝisoro(j) Bernardo Bertolucci
Produktisto(j) Jeremy Thomas
Scenaro Bernardo Bertolucci • Enzo Ungari • Mark Peploe
Filmita en Pekino
Loko de rakonto Ŝanhajo
Muziko de Ryuichi Sakamoto • David Byrne
Rolantoj John Lone • Joan Chen • Peter O’Toole • Ying Ruocheng • Victor Wong • Ryuichi Sakamoto • Vivian Wu • Cary-Hiroyuki Tagawa • Lisa Lu • Dennis Dun • Maggie Han • Ric Young • Ĉen Kajge • Tao Wu • Henry O • Constantine Gregory • Richard Vuu • Tijger Tsou • Jade Go • Fan Guang • Henry Kyi • Alvin Riley III • Basil Pao • Dong Liang • Hideo Takamatsu • Hajime Tachibana • Chen Shu • Cheng Shuyan • Li Fusheng
Produktinta firmao Recorded Picture Company
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • David di Donatello for Best Film • César Award for Best Foreign Film • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • European Film Academy Special Jury Award • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Kiel kunproduktado inter Italio, Francio, Britio kaj Ĉinio, la filmo gajnis naŭ Oskarojn, inkluzive de Plej Bona Filmo, kaj kvar Orajn Globojn [1].

La filmo estis produktita de Jeremy Thomas, kaj estis filmita en Ĉinio (inkluzive en la Malpermesita Urbo - kie la produktado ricevas plenan artan liberecon) kaj en Italio kun buĝeto de 25 milionoj da dolaroj. Ĉi tiu estis la unua filmo kiun la registaro de Ĉinio permesis esti filmita en la Malpermesita Urbo [2].

La intrigo okazas en Ĉinio, kaj priskribas la vivon de Pu Ji (John Lone), la lasta imperiestro de Ĉinio de lia infanaĝo en la frua 20-a jarcento, tra lia adoleskeco kaj geedziĝo, ĝis lia malliberigo pro akuzoj de militkrimoj kaj lia posta vivo en komunisma Ĉinio. La scenaro estis bazita sur la aŭtobiografio de Pu Ji.

La Lasta Imperiestro iĝis unu el la plej grandaj filmsukcesoj de Bertolucci kaj la filmo en kiu li atingis grandan spektantaron [3].

Resuma intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo malfermiĝas en 1950, kun la alveno de Pu Ji en malliberejo en Foŝan en la ĵus establita Popola Respubliko, kiel politika kaptito kaj militkrimulo, post esti kaptita fare de la Ruĝa Armeo kiam Sovet-Unio eniris la militon en la Pacifiko en 1945. Baldaŭ antaŭ lia alveno en malliberejo li provis sinmortigon.

Nun ni revenas en retromemoro al 1908, kiam Pu Ji (tiam 3-jaraĝa knabeto) estas alvokita al la Malpermesita Urbo, kaj tie li renkontas la mortantan imperiestrinon Ciŝji, kiu informas al li ke li estos la venonta imperiestro. Post lia kronado, Pu Ji havas problemon alkutimiĝi al sia reĝa medio, kaj esprimas sian deziron reveni hejmen multajn fojojn.

En la venonta parto de la filmo, ni vidas la vivon de Pu Ji - partojn de lia infanaĝo kaj juneco, sub la konsilado de lia instruisto, Reginald Johnston (Peter O’Toole). Alia parto estas lia regado kiel pli matura reĝo, priskribante lian funkciadon en la japana marioneta ŝtato de Manĉukuo. Krome, ni vidas partojn de la kaptiteco de Pu Ji en la komunista reĝimo (kie li spertas travivaĵo de "reedukado") ĝis tiam li estas liberigita en 1958.

La lasta parto de la filmo okazas meze de la 1960-aj jaroj, dum la jaroj de la Kultura Revolucio. Ĉi-jare Pu Ji estas simpla ĝardenisto en la ĉefurbo, Pekino. Post taga laboro, li vizitas la Malpermesitan Urbon kiel ordinara turisto kaj vizitas la palacon. Ni tiam vidas grupon de turistoj promeni tra la palaco. La ĉiĉerono parolas pri la vivo de Pu Ji en kelkaj mallongaj frazoj kaj diras ke li mortis en 1967.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Love And Respect, Hollywood-Style, artikolo de Richard Corliss en revuo Time de aprilo 1988
  2. Love And Respect, Hollywood-Style, artikolo de Richard Corliss en revuo Time de aprilo 1988
  3. Variety film review; la 7a de oktobro 1987

Eksteraj ligiloj redakti