Otidedoj

(Alidirektita el Otido)

La otidedoj estas grandaj surgrundemaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en seka malferma kamparo -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en la Malnova Mondo. Ili formas la familion de Otidedoj de ordo Gruoformaj. Tiu familio konsistas je 25 specioj el kiuj 21 ekzistas en Afriko, kie tutcerte naskiĝis tiu familio. Poste ili disvastigis al sekaj ebenaĵoj en Azio, Aŭstralazio kaj Eŭropo, sed ne al Ameriko aŭ Antarkto. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genro Chloephaga.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Otidedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otididae
Rafinesque, 1815
Genera

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La otidoj estas ĉiomanĝantaj kaj nestas surplanke. Ili piediras solene kaj fortike per fortaj kruroj kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝajojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Ili havas larĝajn flugilojn -per kiuj ili sekure forflugas fortike- kun fingraj flugilpintoj kaj allogaj bildoj dumfluge. Multaj bunte montregas plumaron dum seksa pariĝado. Otidoj estas sociaj bestoj escepte dum bredado sed ne akceptas homan proksimecon.

Plej granda parto de tiuj specioj estas ĉu endanĝerigitaj ĉu malpliiĝintaj pro mediperdo aŭ eĉ ĉasado, ofte eĉ en lokoj kie ili estas protektataj.

Specioj redakti

Referencoj redakti