Hindia otido

(Alidirektita el Granda hindia otido)

La Hindia otido (Ardeotis nigriceps) estas birdo el la familio de Otidedoj kiuj troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Ardeotis Ardeotis
Specio: Hindia otido 'Ardeotis nigriceps '
Vigors 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Estas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉirkaŭ 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.

Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.

Bredado redakti

Nestoj troviĝas surplanke kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ zorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta reprodukta sezono.

Kutimoj redakti

Tiuj orientalisaj birdoj loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbajoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.

Loĝantaro redakti

La loĝantaro estas supozata ĉirkaŭ malpli ol 1,000 birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Raĝastano kaj Madhja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madja Pradeŝ havis iam similan loĝantaron sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta loĝantaro de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtro.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti