Ŝivpuri
Ŝivpuri, laŭ (hindie शिवपुरी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Shivpuri_Banner.jpg/775px-Shivpuri_Banner.jpg)
Ŝivpuri | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 473551 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 26′ N, 77° 39′ O (mapo)25.43333333333377.65Koordinatoj: 25° 26′ N, 77° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 468 m [+] | ||
Areo | 10278 km² (1 027 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demografio
redaktiŜivpuri havis populacion de 179 972 en 2011 kun legopovo de 66%.
Geografio
redaktiŜivpuri situas sur malaltaj montoj 462 metrojn super la marnivelo en la norda parto de la subŝtato proksime al Raĝastano. Ĝansi troviĝas 91, Guna 94, Gvalior 102, Lalitpur (Barato) 111, Kota (Raĝastano) 184, Oraj 191, subŝtata ĉefurbo Bopalo 243, Indaur 352, tutlanda ĉefurbo Delhio 359, Mumbajo 873, Kolkato 1133 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiŜivpuri ne havis signifan rolon en historio de la lando, nur ĝi estis somera sidejo de la regantoj de Gvalior. La vastaj densaj arbaroj de Ŝivpuri funkciis kiel la ĉaskampoj por la regantoj, same por la britoj. En 1564 eĉ la mogola imperiestro venis kun siaj ĉasistoj por kapti elefantojn. La britoj establis en tiu loĝloko somerumejojn.
Ekonomio
redaktiLoĝantoj de Ŝivpuri okupiĝas pri komercado, manfaraĵoj kaj ĉiuspecaj servoj.
Lingvoj
redaktiEn Ŝivpuri la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj
redaktiEn Ŝivpuri plejparto de la populacio estas hinduoj.
Klimato
redaktiŜivpuri situas en subtropika klimato kun tri gravaj sezonoj: varma somero (aprilo-junio), pluva musonsezono (julio-septembro) kaj malvarma vintro. Jare pluvas ĉirkaŭ 780 mm. Inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 17-32 °C.
Trafiko
redaktiŜivpuri havas trairan fervojan linion inter Gvalior-Guna. 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. La mapo indikas flughavenon, sed informoj mankas pri tio.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
-
Statuo
-
Templo