Guna, laŭ (hindie गुना) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Guna
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 473001
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 39′ N, 77° 19′ O (mapo)24.6577.316666666667Koordinatoj: 24° 39′ N, 77° 19′ O (mapo) [+]
Alto 474 m [+]
Areo 84 km² (8 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Guna (Madja-Pradeŝo)
Guna (Madja-Pradeŝo)
DEC
Situo de Guna
Guna (Barato)
Guna (Barato)
DEC
Situo de Guna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guna, India [+]
vdr
Kampuso en Guna

Demografio

redakti

Guna havis populacion de 180 935 en 2011 kun legopovo de 80%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

 
Stacidomo en Guna

Geografio

redakti

Guna situas en pli malalta parto de montaro 474 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Ŝivpuri troviĝas 94, Lalitpur (Barato) 110, Vidiŝa 134, subŝtata ĉefurbo Bopalo 155, Maksi 194, Uĝĝen 225, Devas 226, Nagda 234, Mandsaur 236, Indaur 260, Bansvara 316, tutlanda ĉefurbo Delhio 444, Mumbajo 783, Kolkato 1150 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

En tiu regiono praa reĝlando funkciis, sed ekde la 18-a jarcento ĝi apartenis al alia reĝlando. En 1897 alvenis la unua trajno.

Ekonomio

redakti

Ĉe Guna la agrikulturo estas la plej grava okupiĝo.

Lingvoj

redakti

En Guna la oficiala lingvo estas la hindia aŭ ties dialekta lingvo la bundela.

Religioj

redakti

En Guna plejparto de la populacio estas hinduoj (82%), krome islamanoj (12%), ĝajnistoj (4%), fine iomete ekzistas aliaj religioj.

Guna havas privatan teknologian kampuson.

Klimato

redakti

Guna havas humidan subtropikan klimaton (Cfa). Jare pluvas averaĝe po 974 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas, inter novembro-majo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-32 °C.

Trafiko

redakti

Al Guna alvenas 4 fervojaj linioj kaj 5 ĉefvojoj.

Vidindaĵoj

redakti
  • pluraj preĝejoj
  • historia ornamriĉa stacidomo

Fontoj

redakti
  • WikiTrans