Vidiŝa, laŭ (hindie विदिशा, marate मराठी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Vidiŝa estis dum la historiaj tempoj Besnagar.

Vidiŝa
urbo
Administrado
Poŝtkodo 464001
Demografio
Loĝantaro 155 959  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 23° 31′ N, 77° 48′ O (mapo)23.523977.8061Koordinatoj: 23° 31′ N, 77° 48′ O (mapo) [+]
Alto 424 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Vidiŝa (Madja-Pradeŝo)
Vidiŝa (Madja-Pradeŝo)
DEC
Vidiŝa
Vidiŝa
Situo de Vidiŝa
Vidiŝa (Barato)
Vidiŝa (Barato)
DEC
Vidiŝa
Vidiŝa
Situo de Vidiŝa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vidisha [+]
vdr
Vojo en Vidiŝa

Demografio redakti

Vidiŝa havis populacion de 155 959 en 2011 kun legopovo 87%, signife pli alta, ol la barata mezumo. Vidiŝa atingis la internacian kvalifikon (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.

Geografio redakti

Vidiŝa situas sur promontoro laŭ rivero 425 metrojn super la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Bopalo troviĝas 49 (laŭvoje jam 60), Sagar 101, Maksi 172, Indaur 219, tutlanda ĉefurbo Delhio 571, Mumbajo 724, Kolkato 1085 kilometrojn (aere) [1].

 
Stacidomo de Vidiŝa

Historio redakti

Vidiŝa jam estis menciita en la Ramajana epopeo. Ĝi estis grava komerca centro en la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo. En la 6-a aŭ 7-a jarcento la inundo detruis Besnagar-on, la rekonstruo okazis 3 km pli sude sub la nomo de Bhelsa. Baldaŭ ĝi apartenis al la Mogola Imperio. En 1956 la loko estis renomita Vidiŝa.

Ekonomio redakti

Ĉirkaŭaĵo de Vidiŝa estas agrikultura, sed la urbo mem estas grava komerca nabo. Ankaŭ metiaj kaj servaj kompanioj havas gravan parton en la ekonomio.

Lingvoj redakti

En Vidiŝa la ĉefaj lingvoj estas la hindia lingvo kaj la urduo.

Religioj redakti

76% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 20%, ĝajnistoj 2% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko redakti

En Vidiŝa la plej alta instruo okazas en instituto kaj kolegioj.

Trafiko redakti

La alveninta fervoja linio en Vidiŝa rekte kuras plu al Bopalo. 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. Ponto helpas la trafikon tra la rivero. La plej proksima flughaveno funkcias en Bopalo.

Klimato redakti

Vidiŝa havas tropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1047 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-33 °C.

 
Vidindaĵo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans