Devas, laŭ (hindie देवास, marate मराठी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estas derivita supozeble de konusa monteto ene de la urbego.

Devas
urbo
Administrado
Poŝtkodo 455001
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 58′ N, 76° 4′ O (mapo)22.96666666666776.066666666667Koordinatoj: 22° 58′ N, 76° 4′ O (mapo) [+]
Alto 535 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Devas (Madja-Pradeŝo)
Devas (Madja-Pradeŝo)
DEC
Devas
Devas
Situo de Devas
Devas (Barato)
Devas (Barato)
DEC
Devas
Devas
Situo de Devas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dewas [+]
vdr

Demografio redakti

Devas havis populacion de 289 438 en 2011, la legopovo estis 69%, kiu estas pli alta, ol la barata mezumo.

Geografio redakti

Devas situas en altebenaĵo 535 metrojn super la marnivelo. Maksi troviĝas 33, Indaur34, Uĝĝen 36, Badnagar 73, Sehore 117, subŝtata ĉefurbo Bopalo 145, Mumbajo 557, tutlanda ĉefurbo Delhio 640, Kolkato 1264 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Devas antaŭe estis la ĉefurbo de du princaj ŝtatoj de brita Hindio. La origina ŝtato estis fondita en la unua duono de la 18-a jarcento fare de 2 fratoj. La fratoj disigis la teritorion inter ili mem; iliaj posteuloj regis jam aparte. Post la sendependeco de Hindio en 1947 la ŝtatoj estis integritaj en Madja, kiu estis subŝtato de Barato. En 1956 Madja kaj Pradeŝo unuiĝis.

Ekonomio redakti

Devas estas industria urbego, kie funkcias la plej granda presejo pri monbiletoj en Azio. Tata (firmao) ankaŭ produktas tie. Tre proksime ventoenergia centralo funkcias. La agrikultura branĉo okupiĝas precipe pri sojfaboj.

Lingvoj redakti

En Devas la ĉefaj lingvoj estas la hindia lingvo kaj la marata lingvo.

Religioj redakti

75% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 20%, ĝajnistoj 2% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko redakti

En Devas la plej alta instruo okazas en instituto, akademio kaj kolegioj.

Trafiko redakti

Al Devas alvenas fervojaj linioj el Maksi, Uĝĝen kaj Indaur. 5 signifaj vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Indaur.

Klimato redakti

Devas havas tropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1039 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans