Ĝansi
Ĝansi ( aŭdu) estas metropolo, historia kaj universitata urbo en subŝtato Utar-Pradeŝo en norda-centra Barato. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La historia loknomo estis Balwantnagar inter 1817-1854.
Ĝansi | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 284001 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 507 000 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 27′ N, 78° 34′ O (mapo)25.4486278.56962Koordinatoj: 25° 27′ N, 78° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 285 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Ĝansi situas laŭ rivero sur averaĝa alteco de 285 m. Gvalior troviĝas 94, Agra 198, Kanpur 206, Agra 190, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 284, Ĝajpuro 322, tutlanda ĉefurbo Delhio 379, Mumbajo 932 kilometrojn (aere) [1].
DemografioRedakti
En 2011 Ĝansi havis 505,693 da loĝantoj. Ĉirkaŭ 1940 Ĝansi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) kaj ĉirkaŭ 2010 metropolo (pli granda, ol kvin cent mil).
HistorioRedakti
Ĝansi estas historia urbo havanta brikan fortikaĵon ekde la frua 17-a jarcento. La origina urbo kreskis ĉirkaŭ sia fortikaĵo, kiu kronas la najbaran rokon. Ĝansi estis ĉefurbo de princlando, sed ĝi estis aneksita fare de britoj en 1854.
EkonomioRedakti
La grundo estas taŭga por kultivi citrusfruktojn, tritikojn, pizojn. La regiono dependas de musono. La registaro konstruis reton el kanaloj por irigacio. La komerco de agrikulturaj produktoj estas grava. Ĝansi ankaŭ estas centro de latunvarfabrikado.
ReligioRedakti
La ĉefa religio en Ĝansi estas hinduismo (81.10%), poste islamo (16.51%) kaj aliaj.
EdukoRedakti
En Ĝansi pluraj universitatoj, institutoj kaj kolegioj funkcias.
KlimatoRedakti
En Ĝansi averaĝe pluvas jare po 891 mm. La temperaturo varias averaĝe inter 18-33 gradoj, sed foje oni mezuras rekordojn super 40 gradoj.
TrafikoRedakti
Ĝansi estas bone ligita al ĉiuj aliaj gravaj urboj en Utar-Pradeŝo de voje kaj fervoje. La stacidomo estis konstruita fare de la britoj en la malfruaj 1880-aj jaroj. Loke estas armea flughaveno konstruita en la brita epoko, nun uzita de la hinda armeo kaj politikaj vizitantoj. En Gvalior estas la plej proksima civila flughaveno.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans