Ĝajpuro
Ĝajpuro, angle Jaipur, hinde जयपुर, (kiu ankaŭ nomiĝas la "rozkolora urbo") estas la ĉefurbo de la subŝtato Raĝastano en la federacia ŝtato Barato.
Ĝajpuro | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 302001 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 073 350 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 581 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 55′ N, 75° 52′ O (mapo)26.91666666666775.866666666667Koordinatoj: 26° 55′ N, 75° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 431 m [+] | ||
Areo | 467 km² (46 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
HistorioRedakti
Maharaĝo Saŭai Jai Singh fondis Ĵajpuron en 1727 kaj ĝi estis la unua planita urbo de Barato. Ĝis 1947 dominado de britoj okazis. En 1876 Albert, Princo de Kimrujo vizitis la histoririĉan urbon, tial antaŭe oni farbis la domojn per rozkolora farbo. Tiu koloro karakterizas la urbon.
VidindaĵojRedakti
- Palaco de Ventoj
- La observatorio Jantar Mantar, kiu enhavas astronomiajn instrumentojn el la 18-a jarcento.
- La fortikaĵo Amber estas fama pro la arkitekturoj hinda kaj islama. Estas elefantoj por veturi ĉirkaŭ la fortikaĵo.
- La fortikajo Ĝejgar situas pli alte ol la fortikaĵo Amber, en la montaro Aravali.