Aĝmer
urbo en la barata subŝtato Raĝastano
Aĝmer (अजमेर) estas metropolo en Barato, en subŝtato Raĝastano. Pli frue la angla loknomo estis Ajmere.
Aĝmer | |
urbo | |
Vido en Aĝmer
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Ŝtato | Raĝastano |
Situo | Aĝmer |
- alteco | 486 m s. m. |
- koordinatoj | 26° 27′ 00″ N 74° 38′ 00″ O / 26.45000 °N, 74.63333 °O (mapo) |
Loĝantaro | 549,603 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 305 0xx |
Telefona antaŭkodo | 145 |
Aŭtokodoj | RJ-01 |
![]() | |
Retpaĝo: www.ajmer.nic.in | |
![]() |
GeografioRedakti
Aĝmer etendiĝas sur malaltaj deklivoj en nord-okcidenta parto de la lando. La urbo havas artefaritan lagon Anasagar. Jaipur troviĝas 135 km-ojn.
HistorioRedakti
Aĝmer aperis en la 7-a jarcento.
Ĝi estis ĉefurbo de la regno de Prithviraj Ĉaŭhan.
Inter 1193-1365 ĝi apartenis al sultanlando de Delhio. En 1818 la Brita Orienthinda Kompanio aĉetis la urbon, sekve ĉesis diversaj militoj inter la lokaj princoj.
TrafikoRedakti
Aĝmer troviĝas ĉe fervojkruciĝo, kie vagonaroj trafikas al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkato, Ĉenajo, Bengaluro, Indaur, Bhopal, Gvalior, Ĝabalpur, Puneo, Lakno ktp. Flughaveno troviĝas 135 km.
VidindaĵojRedakti
- fortikaĵo sur alta montopinto (iom for)
- muzeo
- ĉeflernejo Majo (Mayo) de 1875
- artefarita lago Anasagar de 1150
- artefarita lago fare de angloj de 1892
- palaco Mansingh