Ĝajpuro
Ĝajpuro, angle Jaipur, hinde जयपुर, (kiu ankaŭ nomiĝas la "rozkolora urbo") estas la ĉefurbo de la subŝtato Raĝastano en la federacia ŝtato Barato.
Ĝajpuro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego provinca ĉefurbo urba areo urbo en Barato vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 302001 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 073 350 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 581 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 26° 55′ N, 75° 52′ O (mapo)26.91666666666775.866666666667Koordinatoj: 26° 55′ N, 75° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 431 m [+] | ||||
Areo | 467 km² (46 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jaipur [+] | |||||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 3 073 350 loĝantoj sur areo de 467 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 581 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiĜajpuro situas en montaro 431 metrojn super la marnivelo. Tonk (Raĝastano) troviĝas 85, Sikar kaj Kiŝangarh po 100, Gangapur (Savai Madhopur) 105, Alŭaro 108, Aĝmer 126, Agra 224, tutlanda ĉefurbo Delhio 236, Ĝodpur 285, Mumbajo 935, Kolkato 1358 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiMaharaĝo Saŭai Jai Singh fondis Ĝajpuron en 1727 kaj ĝi estis la unua planita urbo de Barato. Ĝis 1947 dominado de britoj okazis. En 1876 Albert, Princo de Kimrujo vizitis la histoririĉan urbon, tial antaŭe oni farbis la domojn per rozkolora farbo. Tiu koloro karakterizas la urbon.
Trafiko
redaktiEn Ĝajpuron venas 4 fervojaj linioj kaj 7 vojoj kaj apude kuŝas signifa flughaveno.
Vidindaĵoj
redakti- Palaco de Ventoj
- La observatorio Jantar Mantar, kiu enhavas astronomiajn instrumentojn el la 18-a jarcento.
- La fortikaĵo Amber estas fama pro la arkitekturoj hinda kaj islama. Estas elefantoj por veturi ĉirkaŭ la fortikaĵo.
- La fortikajo Ĝejgar situas pli alte ol la fortikaĵo Amber, en la montaro Aravali.