Hindia otido
La Hindia otido (kaj laŭ la scienca nomo Ardeotis nigriceps ankaŭ Nigrakapa otido) estas birdo el la familio de Otidedoj kiu troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiEstas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉirkaŭ 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.
Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.
Reproduktado
redaktiNestoj troviĝas surgrunde kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ idozorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta reprodukta sezono.
Kutimoj
redaktiTiuj orientalisaj birdoj loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbejoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.
Populacio
redaktiLa populacio estas supozata ĉirkaŭ malpli ol mil birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Raĝastano kaj Madhja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madhja Pradeŝ havis iam similan populacion sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta populacio de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtro.
Literaturo
redakti- BirdLife International (2004). Ardeotis nigriceps. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- ARKive - bildoj kaj fimoj de Hindia otido (Ardeotis nigriceps) Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine