Ĥako
Ĥako (Jaca aŭ Chaca en la hispana kaj aragona lingvoj respektive)[1] estas municipo de la provinco Huesca en Aragono, Hispanio.
Ĥako | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22700 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 437 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 33′ N, 0° 33′ U (mapo)42.55-0.55000000000001Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 820 m [+] | ||
Areo | 412,22 km² (41 222 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĥako estas la ĉefurbo de la komarko Ĥazetanio, je 70 km de Huesca. Ĝi estas en la nordo de la provinco, en la Valo Aragono, en depresio nomata La Canal de Berdún, je 820 metroj alte je la ombro de Peña Oroel, en la centraj Pireneoj. Ĝi havas ĉ. 12.759 loĝantojn.
En la historio Jaca famiĝis en la tuta Hispanio en decembro de 1930, kiam insurekcio de kapitanoj maldekstraj por la establigo de la respubliko anstataŭ la burbona monarkio de Alfonso la 13-a malsukcesis kaj du kapitanoj (Galán kaj García Hernández) estis ekzekutitaj; venontjare finfine la respublika premo sukcesis kaj la ĥakaj kapitanoj ixgis kaj martiroj kaj herooj.
Ĝi havas multajn vizitindajn monumentojn kaj funkcias kiel sojlo al Pireneoj por montaraj sportoj.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Gran Enciclopedia Aragonesa. Arkivita el la originalo je 2020-07-28. Alirita 2009-11-07.
Eksteraj ligilojRedakti
- Urbodomo de Ĥako Arkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo pri Ĥako