Borau [boRAŬ] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la centroriento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Borau
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 0° 35′ U (mapo)42.641666666667-0.58722222222221Koordinatoj: 42° 39′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 008 m [+]
Areo 41,717741 km² ( 417 1.7 741 ha) [+]
Borau (Provinco Ŭesko)
Borau (Provinco Ŭesko)
DEC
Borau
Borau
Situo de Borau
Borau (Hispanio)
Borau (Hispanio)
DEC
Borau
Borau
Situo de Borau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borau [+]
vdr

Borau estas malgranda vilaĝo grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono. Rimarkindas belaj stratetoj kaj tipaj ŝtonaj domoj. Ĝi estas proksime de Jaca sur la Valo de la rivero Aragón.

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas en la centroriento de la komarko Jacetania. Ĝi estas inter Aísa okcidente, Villanúa kaj Castiello de Jaca oriente, kaj Jaca sude. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj.

Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales.

La municipa teritorio limas norde kun Canfranc kaj Aísa, oriente kun Villanúa kaj Castiello de Jaca, sude kun Jaca kaj oriente kun Aísa. De nordo suden ĝi estas trafluata de la rivero Lubierre, alfluanto de la rivero Aragón.

Inter plej altaj pintoj menciendas Las Blancas (2.131 m) kaj Pico de Enmedio (1.827 m).

La loĝloko Borau mem (1008 msm) estas je 84 km norde de Huesca kun konekto kun Aísa nordokcidente kaj kun Aratorés oriente ambaŭ laŭ tre malfacilaj montaraj ŝoseoj. De Aratorés esta konekto kun Villanúa norde kaj laŭ la nacia ŝoseo N-330 kun Castiello de Jaca kaj Jaca sude.

La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio redakti

 
Preĝejo de San Adrián de Sásave.
 
Lernejo.

Borau estis grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono, ĉefe por agrikulturo, brutobredado kaj forstado. En la 10-a jarcento oni fondis la monaĥejon de San Adrián de Sasabe, je ĉirkaŭ 2 km norde de Borau, kiu ŝajne servis kiel rifuĝejo de la visigotaj episkopoj de Aragono, dum la islama okupado de la regiono. Tio daŭris ĝis la fondo de la episkopeco de Jaca en 1077.

En la 16-a jarcento, sur iama romanika preĝejo, oni konstruis la nunan preĝejon de Sankta Eŭlalia kun gravaj retabloj kaj artaĵoj. En 1928 oni konstruis lernejon, kiu estas eksterordinara civila edifico en Pireneoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Borau: oni malaltiĝis el 521 loĝantoj en 1887 ĝis nur 73 en 1991; poste iom stabiliĝis ĝis nunaj 90 loĝantoj (2022).

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, montara arkitekturo, tuta urba kerno de ardezaj tegmentoj kun mirinda kolekto de kamenoj, domego de la lernejo kaj domego Regino, monaĥejo de San Adrián de Sasabe ktp.

Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti