Castiello de Jaca [kasTJEljo deĤAka] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centroriento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj. La loknomo signifas "kastelon", kaj tiukadre aperas kastelo en la municipa blazono.

Castiello de Jaca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 242  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 0° 33′ U (mapo)42.6306799-0.55062150000001Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 33′ U (mapo) [+]
Alto 921 m [+]
Areo 17,311452 km² ( 173 1.1 452 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castiello de Jaca (Provinco Ŭesko)
Castiello de Jaca (Provinco Ŭesko)
DEC
Castiello de Jaca
Castiello de Jaca
Situo de Castiello de Jaca
Castiello de Jaca (Hispanio)
Castiello de Jaca (Hispanio)
DEC
Castiello de Jaca
Castiello de Jaca
Situo de Castiello de Jaca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castiello de Jaca [+]
vdr

Castiello de Jaca estas vilaĝo grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono survoje de Jaca al Canfranc. Rimarkindas belaj stratetoj kaj tipaj ŝtonaj domoj. Ĝi estas proksime de Jaca sur la Valo de la rivero Aragón.

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas en la centroriento de la komarko Jacetania. Ĝi estas inter Borau okcidente, Villanúa oriente, kaj Jaca sude. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj. Parto de la municipa teritorio estas alirejo al la valo La Garcipollera). Apartenas al la municipa teritorio ankaŭ la loĝloko Aratorés, kun 32 loĝantoj en 2020.

La municipa teritorio estas trapasata per la nacia ŝoseo N-330, inter la km 650 kaj 655, krom per lokaj ŝoseoj kiuj konektas kun Borau kaj la Valo Garcipollera. La altitudo gamas inter 1548 m, en la nordokcidenta parto (Roda) kaj 830 m borde de la rivero Aragón.

La loĝloko Castiello de Jaca mem (921 msm) estas je 78 km norde de Huesca. La ĉefa kurba kerno estas dividita en du kvartaloj per la rojo Casadioses, kiu enfluas en la riveron Aragón. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Nordokcidente: Borau Norde: Villanúa Nordoriente: Villanúa kaj Jaca
Okcidente: Borau   Oriente: Jaca
Sudokcidente: Jaca Sude: Jaca Sudoriente: Jaca

Historio redakti

 
Romanika preĝejo de la monaĥejo de Santa María de Iguácel.
 
Tipa angulo.

Castiello de Jaca estis grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono, ĉefe por agrikulturo, brutobredado kaj forstado rilate al la vojo inter Jaca kaj Canfranc. En la 11-a jarcento oni fondis la monaĥejon de Santa María de Iguácel, de kiu restas la romanika preĝejo. En la 12-a jarcento oni konstruis la ankaŭ romanikajn preĝejojn de Castiello kaj de la najbaraj Atrosillo, Carastué, kaj Sankta Juliana, nune ermitejoj de senhomejoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castiello de Jaca: oni malaltiĝis el 544 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 249 loĝantoj (2022).

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, montara arkitekturo, tuta urba kerno de ardezaj tegmentoj kun mirinda kolekto de kamenoj, monaĥejo de Santa María de Iguácel ktp.

Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti