Villanúa [biljaNUa] (aragonlingve VillanugaBellanuga) estas urbeto kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Villanúa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22870
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 553  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 0° 32′ U (mapo)42.674444444444-0.53055555555557Koordinatoj: 42° 40′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 953 m [+]
Areo 58,193982 km² ( 581 9.3 982 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanúa (Provinco Ŭesko)
Villanúa (Provinco Ŭesko)
DEC
Villanúa
Villanúa
Situo de Villanúa
Villanúa (Hispanio)
Villanúa (Hispanio)
DEC
Villanúa
Villanúa
Situo de Villanúa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanúa [+]
vdr

Villanúa estas urbeto grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono survoje el Jaca al Canfranc. Ĝi estas proksime de Jaca sur la Valo de la rivero Aragón. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la senhomejojn Cenarbe, Aruej, Lierde, Izuel kaj Santiago.

Geografio redakti

 
Kvartaloj La Espata (maldekstre) kaj Arrabal (dekstre) apartigitaj de la rojo Regulierde.

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Jacetania. Ĝi estas inter Canfranc norde kaj Jaca sude. Ĝi estas en aragonaj okcidentaj Pireneoj. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales.

La municipa teritorio limas norde kun Canfranc kaj Aísa, oriente kun Borau kaj Castiello de Jaca, kaj sude kun Jaca. De nordo suden ĝi estas trafluata de la rivero Aragón.

La altitudo gamas inter 2886 m (Pico Collarada) kaj 900 m borde de la rivero Aragón. La klimato estas de alta montaro, sed kun pli mildaj mediteraneaj klimato kaj vegetaĵaro en la malsupraj herbejoj.

La loĝloko Villanúa mem (953 msm) estas je 83 km norde de Huesca kun konekto kun Canfranc norde kaj laŭ la nacia ŝoseo N-330 kun Castiello de Jaca kaj Jaca sude.

Kvankam en 2022 estis nur 560 censitaj loĝantoj laŭ INE, kun 9,62 loĝ/km², la loko estas esence turisma, kaj ricevas aktuale ĉirkaŭ 6 000 personojn dum feritempa sezono kaj laŭ la censo de 2005, el 3 000 loĝejoj ĉirkaŭ 90% estas duaj feritempaj loĝejoj, distribuitaj en kvin novaj kvartaloj: nome Casco Viejo, Arrabal, La Espata, La Bujaquera kaj Santiago.

Nordokcidente: Aísa kaj Borau (eksklavo) Norde: Canfranc Nordoriente: Canfranc kaj Sabiñánigo
Okcidente: Borau   Oriente: Sabiñánigo kaj Jaca
Sudokcidente: Castiello de Jaca Sude: Castiello de Jaca kaj Jaca Sudoriente: Jaca

Historio redakti

 
Mezepoka romanika virgulino kun infano.
 
Groto Las Güixas.

Villanúa estis grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono, ĉefe por agrikulturo, brutobredado kaj forstado. Estas ĉirkaŭe dolmenoj kiuj atestas pri jam prahistoria setlado. Trovado de ceramikaj restaĵoj kaj moneroj de romia epoko atestas pri kosntanta loĝado.

Plej fruaj mencioj rilatas al dono de la loko fare de aragonaj reĝoj al la monaĥejo de Santa Cruz de la Serós en 992 (poste en aliaj dokumentoj de 1079 kaj 1097), kaj denove en 1118, ktp. Plej verŝajne la unuaj loĝantoj estis francdevenaj, kiel atestas kelkaj familinomoj. En la 16-a jarcento, sur iama romanika preĝejo, oni konstruis preĝejon.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Villanúa: oni malaltiĝis el pli ol mil loĝantoj en la komenco de la 20-a jarcento ĝis nur 200 loĝantoj; poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 500 loĝantoj (2022) pere de turismo. Villanúa, el tradiciaj montaraj agrikulturo, brutobredado kaj forstado, atingis pinton en la dua jardeko de la 20-a jarcento, pro la konstruado de la fervojo de Canfranc spite tradicion de forta elmigrado al Ameriko kaj al Francio de la junaj filoj kiuj heredis nek domon nek teron. Inter la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj akriĝis tiu migrado al urboj kaj la loĝantaro venis al minimumo de 199 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj kaj komerco de ĉevaloj kun Francio) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, kaj lastatempe ĉefe natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Stefano, la Groto Las Güixas rilata al lokaj legendoj pri kunsidejo de sorĉistinoj, fervoja viadukto kun 26 arkoj, tri dolmenoj, ermitejo de Sankta Johano, montara arkitekturo, ardezaj tegmentoj kun kolekto de kamenoj, kvar blazondomoj, ponto "Puente Viejo" je Jakoba Vojo, senhomejoj Cenarbe (restas preĝejo), Aruej (romanika preĝejo kaj turo), Lierde, Izuel kaj Santiago, sportaventura parko ktp.

Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti