Santa Cruz de la Serós

Santa Cruz de la Serós [santaKRUZ delaseROS] (tradukebla el aragona al Sankta Kruco de la Monaĥino(j)) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Santa Cruz de la Serós
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22792
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 192  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 0° 40′ U (mapo)42.523055555556-0.67444444444445Koordinatoj: 42° 31′ N, 0° 40′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 26,964187 km² ( 269 6.4 187 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de la Serós (Provinco Ŭesko)
Santa Cruz de la Serós (Provinco Ŭesko)
DEC
Santa Cruz de la Serós
Santa Cruz de la Serós
Situo de Santa Cruz de la Serós
Santa Cruz de la Serós (Hispanio)
Santa Cruz de la Serós (Hispanio)
DEC
Santa Cruz de la Serós
Santa Cruz de la Serós
Situo de Santa Cruz de la Serós

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de la Serós [+]
vdr

Santa Cruz de la Serós estas malgranda vilaĝo grava en la historia pasinteco kaj kiel komerca kaj financa kerno de la zono. Rimarkindas belaj stratetoj kaj tipaj ŝtonaj domoj. Ĝi estas proksime de Jaca sude de la Valo de la rivero Aragón.

Geografio redakti

 
Binacua.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Jacetania. Ĝi limas norde kun Santa Cilia kaj Jaca, oriente kun Jaca, sude kun Jaca, Peñas de Riglos kaj Bailo; kaj okcidente kun Bailo kaj Santa Cilia de Jaca. Ĝia municipa teritorio inkludas la kernon de Binacua. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Protektita Pejzaĝo de San Juan de la Peña y Monte Oroel.

La loĝloko Santa Cruz de la Serós mem (788 msm) estas je 86 km norde de Huesca kun konekto norde kun la nacia ŝoseo N-240 kaj la aŭtoŝoseo A-21 kiuj konektas kun Puente la Reina de Jaca okcidente kaj kun Jaca oriente; krome laŭ tre malfacila montara ŝoseo al Bernués oni aliras al imponaj montaraj rigardejoj kaj ermitejo.

La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio redakti

 
Preĝejo de San Caprasio en Santa Cruz de la Serós.
 
Preĝejo de Binacua.

Santa Cruz de la Serós estis grava en la historia pasinteco. De 1056 estas la plej frua mencio de Vinaqua (Binacua); tie oni konstruis preĝejon en la 11-a jarcento kaj oni registris ekzistadon de vitejoj en la 12-a jarcento.

En la 11-a jarcento oni fondis la benediktanan monaĥinejon de Sankta Maria kaj oni konstruis la preĝejon de San Caprasio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Santa Cruz de la Serós: oni malaltiĝis el 422 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 194 loĝantoj (2022).

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, la monaĥejo, montara arkitekturo, tuta urba kerno de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti